Louis Franchet d'Espèrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Louis Félix Marie Franchet d'Esperey (25-an de majo 1856 en Mostaganem, Alĝerio; 3-an de julio 1942 en Albi) estis franca generalo kaj pli poste marŝalo de Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Franchet d'Esperey naskiĝis kiel filo de franca kolonia oficiro kaj finstudis en la oficira lernejo de St. Cyr en 1876. Poste li soldatservis en Indoĉinio, en Ĉinio dum la boksera ribelo de 1900 kaj en Maroko.

Post la komenciĝo de la unua mondmilito, en 1914 li komandis korpuson de la franca armeo dum la batalo de Charleroi. Inter marto 1916 kaj majo 1918, li komandis du armeajn korpusojn de la franca armeo.

Post la grava malvenko en la batalo de Chemin des Dames, konata ankaŭ kiel tria batalo ĉe Aisne, oni fortiris lin el la fronto de Francio kaj li agadis plu kiel ĉefkomandanto de la aliancaj trupoj sur la Balkano.

Tie komenciĝis la 29-an de septembro 1918 granda ofensivo kontraŭ la aŭstra-hungaraj kaj bulgaraj trupoj, kiuj devigis Bulgarion forlasi la militon. Li eluzis la sukceson de la ofensivo kaj komencis rapidan penetron tra la Balkano, kiu finiĝis antaŭ la hungara limo.

Louis Félix Marie Franchet d'Esperey estis nomumita la 19-an de februaro 1921 marŝalo de Francio. La 1-an de novembro 1930 li iĝis membro de la Franca Akademio.