Louis Guilloux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Guilloux

Louis Guilloux estis franca verkisto, kiu naskiĝis en San-Briego la 15an de januaro 1899 kaj mortis en la sama urbo la 14an de oktobro 1980.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De modesta deveno, lia patro estis ŝuriparisto, Louis Guilloux vivis en San-Briego dum sia junaĝo. Impresis lin la spektaklo de multaj vunditoj de la unua mondmilito, transportitaj en tiu urbo fora de la fronto por provi kuraci ilin.

Malsaniĝema, li tamen sukcesis daŭrigi liceajn studojn kaj obtenis prigardistan postenon kiu havigis al li iun financan memstarecon. Li tiam interkonatiĝis kun Jean Grenier kaj la filozofo George Palante kiu inspiris al li kortuŝan rolulon de Cripure en sia romano Le Sang Noir (La nigra sango).

En 1918, li foriris al Parizo kie li vivis danke al necertaj laboretoj, el kiuj ĵurnalismo. Li praktikis pli daŭre tradukistan profesion de anglaj gazetoj, kaj poste de anglaj kaj usonaj romanoj.

Li vizitadis beletran medion en Parizo (Max Jacob, André Chamson, Jean Guéhenno, André Gide, poste André Malraux) kaj decidis sin dediĉi al beletro. Li publikigis La Maison du Peuple (La Domo de la Popolo ) en 1927, verkon en kiu li priskribis la vivadon kaj esperojn de San-Briega proletaro (esperante tradukita en 1999 : « La Domo de la Popolo »).

En 1928, li foriris al Angers kie lia edzino estis nomumita kiel fakinstruistino pri franca lingvo. De la jaroj 1930, antaŭ faŝisma ampleksiĝo, li pli ofte partoprenis en politikaj kaj sociaj aktivecoj. Post reveno al San-Briego, li partoprenis en kamparanaj luktoj en la jaroj 33/34 kontraŭ bienaj vendokonfiskoj kaj subtenis movadojn favore al senlaboruloj. Kiel kontraŭfaŝista intelektulo, li iĝis sekretario de internacia verkistkongreso. Poste, li partoprenis la organizadon de Ruĝa Internacia Helpo kiu helpis homojn fuĝantajn pro faŝismaj reĝimoj.

Lia ĉefverko «La Nigra Sango» aperis en 1935.

En 1936, li akompanis André Gide-n en Sovetio; li rifuzis deklari sin kontraŭ Gide pro kritikoj de la soveta reĝimo, malgraŭ premo de la Komunista Partio.

En la sino de San-Briega Popola Helpo, li organizadis ekde 1937, helpon por la hispanrifuĝintoj sekve de avancado de frankismaj trupoj en Eŭskio.

Dum la germana okupacio, li loĝis en San-Briego, verkante “Le Pain des Rêves”. Dume li kontaktadis lokajn Rezistadoretojn. (Lia domo estis traserĉita kaj juna rezistantino estis arestita de franca Milico.)

Je la Liberigo, li estis elektita kiel interpretisto ĉe la usona armeo : li ĉeestis militan proceson kaj perceptis rasismon kiu regis en ĝi (temo de la libro «O.K Joe !» eldonita en 1975). Li ekkonis Albert Camus-n kun kiu li amikiĝis.

En 1949, aperis «Le jeu de patience» kiu ricevis la premion «Renaudot» .

La sekvantajn jarojn li plu verkis kaj publikigis, adaptis verkojn al teatro kaj televido.

Dum la eventoj de Majo 68-a, li restis lojala al siaj ideoj apogante la studentajn manifestaciojn kaj poste la strikantojn de grava uzino Le joint français.

La volumo 1 de Carnets aperis en 1978, la 2a volumo post lia morto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

de li[redakti | redakti fonton]

  • « L’interprète » verkita de la usona historiistino Alice Kaplan, eldonis Gallimard, 2007, subtitolita : Dans *les traces d’une cour martiale américaine (Bretagne 1944).
  • « D’une guerre l’autre », eldonis Gallimard, 2009, entenante :
    • La Maison du peuple (antaŭparolo : Albert Camus)
    • Compagnons (antaŭparolo : Albert Camus)
    • Le Sang noir (antaŭparolo : André Malraux)
    • Douze balles montées en breloques
    • O.K Joe !
    • Labyrinthe
    • L’herbe d’oubli

pri li[redakti | redakti fonton]

  • « Louis Guilloux l’insoumis » DVD, Dokumento-filmo reĝisorita de Rolland Savidan kaj Florence Mahé