Louis Lambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samkiel sia kreinto Honoré de Balzac, Louis travivas sian adoleskecon en la kolegio de Vendôme, legante multajn librojn kaj suferante pro la punoj plenumitaj de la instruistoj.

Louis Lambert [lui lãber] estas romano verkita en 1832 de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac (1799-1850). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (Études philosophiques) de lia ampleksa romanserio La Homa Komedio. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto Vendôme, kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg (1688-1772).

Balzac verkis Louis Lambert somere de 1832, kiam li estis restadanta kune kun amikoj en la kastelo de Saché. Eldoniĝis entute tri eldonoj kun tri malsamaj titoloj. La romano entenas nur minimuman intrigon, kaj plivole emfazas la metafizikajn ideojn de sia genia protagonisto pere de lia ununura amiko (kiu finfine aperas esti Balzac mem). Kvankam la romano ne estas tipa ekzemplo de la realisma stilo, pro kiu Balzac famiĝis, ĝi proponas interesan bildigon de lia propra junaĝo. Specifaj detaloj kaj okazaĵoj rilate al la vivo de la verkisto – inkluzive de punoj kaj socia ostracismo – sugestas, ke la libro fakte estas duonfikcia aŭtobiografio.

Kiam li estis studento en Vendôme, Balzac verkis eseon titolitan Traktato pri Volo, kiu estas en la romano priskribita kiel verko de Louis Lambert. La eseo komentas la filozofion de Swedenborg kaj de aliaj, kvankam Balzac fakte ne serioze esploris tiujn konceptojn antaŭ posta periodo de sia vivo. Inter la ideoj analizitaj en la eseo kaj alie en la romano estas ekzemple la apartigo inter interna kaj ekstera ekzisto, la rolo de anĝeloj, spirita klerismo sed ankaŭ la rilato inter genio kaj frenezo.

Kvankam kritikistoj senindulge mallaŭdis la romanon, Balzac daŭre opiniis, ke ĝi proponis valoran vidpunkton pri filozofio, precipe pri metafiziko. Kiam li establis la bazan strukturon de la Homa Komedio, li decidite lokis Louis Lambert en la sekcion Filozofiaj studoj. La verkisto denove pritraktis la samajn temojn en sia posta romano Séraphîta, pri senseksa anĝela kreitulo.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

En 1832, Honoré de Balzac jam estis sufiĉe fama verkisto. La dua el kvin infanoj, Balzac estis sendita al la oratorana kolegio de Vendôme (Loir-et-Cher) dum sia oka jaro[1]. Li revenis el tiu lernejo post ses jaroj, malsana kaj malforta. Li sekve estis instruita de guvernistoj kaj privataj lernejoj dum du jaroj kaj duono, antaŭ ol eniri la universitaton Sorbonne en Parizo. Post tri studjaroj kiel jursekretario, li enloĝiĝis en malgrandan subtegmentan ĉambron kaj ekverkis literaturajn tekstojn[2].

Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en 1829 finfine publikigis romanon en sia propra nomo : Les Chouans montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto[3]. Li sekve rapide famiĝis pere de serio da sukcesaj romanoj, inkluzive de La Physiologie du mariage (1829), Sarrasine (1830), kaj La Peau de chagrin (1831)[4].

En 1831, Balzac publikigis novelon titolitan Les Proscrits aŭ "La Ekzilitoj" : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la 14-a jarcento. La verko esploras variajn temojn rilate al metafiziko kaj mistikismo, kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de iluminismo kaj klerismo. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg, kies teorioj jam ĉie senseblas en Les Proscrits[5]. Tiu verketo estis publikigita (kune kun La Peau de chagrin, kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de 1831-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (Romans et contes philosophiques)[6].

Verkado kaj publikigo[redakti | redakti fonton]

Balzac verkis Louis Lambert, dum li estis restadanta en la kastelo de Saché, proksime al Tours.

En majo 1832, Balzac spertis kapvundon, kiam lia ĉareto kraŝis en pariza strato. Kvankam li ne estis grave vundita, li iom poste skribis al amiko pri sia timo, ke "kelkaj eroj en la mekanismo de mia cerbo eble malalĝustiĝis"[7]. Lia kuracisto konsilis al li, ke li iom ripozu kaj ne plu skribu aŭ cerbumu dum iom da tempo. Post kiam li resaniĝis, la verkisto decidis travivi la someron en la kastelo de Saché, ekster la urbo Tours, kune kun familia amiko nomita Jean de Margonne[8].

Dum en Saché, li verkis mallongan romanon titolitan Biografia notico pri Louis Lambert, rilate al malsocietema, genia knabo interesanta pri metafiziko. Samkiel Les Proscrits, Louis Lambert fariĝis por Balzac tre utila ilo por esplori la ideojn, kiuj jam de longe fascinis lin, precipe tiujn de Swedenborg kaj Louis Claude de Saint-Martin. Li esperis, ke la verko "kaŭzus impreson de nekontestebla supereco"[9] kaj fariĝus "glora repliko" al la kritikistoj, kiuj ridindigis lian intereson pri metafiziko[10].

La romano estis unue eldonita kiel parto de la Novaj filozofiaj noveletoj fine de 1832. Jam komence de la sekva jaro, la verkisto tamen deklaris, ke ĝi estis "fuŝita misakuŝo", kaj li ekis reverki ĝin[11]. Al tiu teda laboro helpis gramatikisto, kiu akceptis provlegi la verkon kaj onidire trovis "mil erarojn" en la teksto. Kiam li revenis hejmen, la verkisto "ploris pro malespero kaj pro tiu kolerego, kiu posedas vin, kiam vi agnoskas viajn erarojn post tiel peniga laboro"[12].

Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, Intelekta historio de L.L., estis publikigita en unu volumo en 1833. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo Louis Lambert : ĝi estis aldonita, kune kun Les Proscrits kaj la posta romano Séraphîta, al volumo titolita Mistika libro ("Le Livre mystique")[13].

Resumo[redakti | redakti fonton]

La romano komenciĝas per ĝenerala prezento de la ĉefa protagonisto. Louis Lambert, la nura infano de tanisto kaj de ties edzino, naskiĝis en 1797 kaj komencis legi multajn librojn tre fruaĝe. En 1811, li renkontis la faman svisan verkistinon Madame de Staël (1766-1817), kiu miris pri lia inteligenteco kaj pagis lian eniron en la kolegion de Vendôme. Tie li renkontas la rakontanton de la teksto, kolegan lernanton kromnomitan "la Poeto", kiun oni poste povas identigi kiel Balzac mem : ili rapide amikiĝas. La du knaboj, ignoritaj de la aliaj studentoj kaj mallaŭditaj de la instruistoj pro sia manko de atento, pli kaj pli interproksimiĝas pere de longaj diskutoj pri filozofio kaj mistikismo.

Post kiam li finpretigis eseon titolitan Traktato pri Volo, Lambert estas hororigita, kiam instruisto konfiskas ĝin, taksas ĝin "sensencaĵo" kaj - supozas la rakontanto - vendas ĝin al loka butikisto. Iom poste, la rakontanto devas forlasi la lernejon pro grava malsano. En 1815, Louis Lambert diplomitiĝas je la aĝo 18, kaj li sekve vivas en Parizo dum tri jaroj. Post kiam li revenis al la domo de sia onklo en Blois, li renkontas virinon nomitan Pauline de Villenoix kaj pasiege enamiĝas en ŝi. Dum la tago antaŭ la edziĝo, Lambert tamen spertas mensan depresion kaj provas kastri sin.

Taksita "nekuracebla" de kuracistoj, Lambert devas iom ripozi solece. Pauline kondukas lin al la kastelo de sia familio, kie li vivas preskaŭ komate. La rakontanto, kiu dume ne sciis pri tiuj okazaĵoj, neatendite renkontas la onklon de Lambert kaj tiel povas legi serion da leteroj. Tiuj leteroj estis skribitaj de Lambert, kiam li loĝis en Paris kaj Blois : ili daŭre disvolvas lian filozofian pensadon kaj priskribas lian amon por Pauline. La rakontanto finfine vizitas lian malnovan amikon en la kastelo de Villenoix, kie la ruinigita Lambert nur diras : "Anĝeloj estas blankaj"[14]. Pauline tamen provas klarigi al la rakontanto la lastajn filozofiajn pensojn de sia fianĉo, pri kiuj ŝi kapablas memori, kaj kiujn la rakontanto tuj diligente transskribas. Lambert mortas la 25-an de septembro 1824 dum sia 28-a jaro.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La kapableco de Louis Lambert senti sin ĉeestantan la batalon de Austerlitz (tie bildigitan de François Gérard) estas iasence simbolo de la realisma stilo de Balzac.

La intrigo kaj okazaĵoj de Louis Lambert fakte estas nur konvena preteksto por ampleksaj diskutoj pri filozofio, metafiziko kaj homaj emocioj. Ĉar la romano ne estis skribita laŭ la realisma stilo, pro kiu famiĝis Balzac, ĝi estis ofte rigardita kiel unu el "la plej difuzaj kaj malplej valoraj el liaj verkoj"[15]. Dum plejmultaj Balzac-aj verkoj plivole emfazas la eksteran mondon, Louis Lambert celas ekzameni la homan pensprocezon kaj klarigi la naturon de homa menso[16]. Multaj kritikistoj tamen mallaŭdis la malordan stilon de la verkisto kaj tian prezenton de liaj maturaj filozofiaj teorioj pere de fikcia adoleskulo[17].

Restas tamen ja kelkaj spuroj de la realismo de Balzac en la libro, precipe en la longa priskribo de la kolegio de Vendôme. La unua parto de la romano estas plena je variaj detaloj pri la lernejo : ĝi ekzemple klarigas, kiel la dormejoj de la lernejanoj estis oftfoje inspektitaj, kaj ĝi ankaŭ priskribas la kompleksan socian regularon rilate al la interŝanĝo de manĝaĵoj dum vespermanĝo[18]. Punoj estas ankaŭ longe detalitaj, inkluzive de tedaj skribpunoj kaj de la doloriga rimeno :

Inter ĉiuj korpaj tormentoj, kiujn ni alfrontis, certe la plej akuta estis tiu trudita de tiu leda instrumento, ĉirkaŭ du-fingrojn larĝa, aplikita sur niajn kompatindajn etajn manojn de la tutaj forto kaj furiozo de la mastrumisto. Por suferi tiun klasikmodan punon, la viktimo surĝenuiĝis meze de la ĉambro. Li devis lasi sian benkon kaj surĝenuiĝi apud la skribotablo de la mastro, sub la kuriozaj kaj ĝenerale senkompataj rigardoj de siaj kamaradoj (...) Kelkaj knaboj kriis kaj iom ploris antaŭ aŭ post la apliko de la rimeno ; aliaj akceptis la suferon stoike kaj kviete (...) nur malmultaj tamen kapablis regi sian esprimon de anticipa angoro.[19]

Estas pliaj signoj de la realismo de Balzac, kiam Lambert priskribas la manieron, kiel li kapablas intime revivi okazaĵojn nur pere de penso. En unu ampleksa paragrafo, li rakontas, ke li iam legis pri la batalo de Austerlitz kaj sentis "ĉiun incidenton". En alia fragmento, li imagas la doloron kaŭzitan de tranĉilo tranĉanta lian haŭton. Kiel rimarkis la Balzac-a biografisto André Maurois, tiuj pensoj prezentas la vidpunkton de la verkisto rilate al la mondo kaj al ties skribitaj priskriboj[20].

Temoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtobiografio[redakti | redakti fonton]

Balzac, tie proksimume 25-jara, priskribas Louis Lambert kiel "malforte konstruita, alta je preskaŭ kvin piedoj", kun "maldika, brila, nigra hararo kun amasoj da bukloj"[21]

Biografistoj kaj kritikistoj interkonsentas, ke Louis Lambert fakte estas apenaŭ kaŝita duoblo de la verkisto, kiel evidentigas multaj similaj trajtoj inter ili[22]. Kiel studento en la kolegio de Vendôme, Balzac amikiĝis kun knabo nomita Louis-Lambert Tinant[23]. Samkiel Lambert, la religia fido de Balzac estis iom perturbita okaze de lia unua komunio[24]. Balzac avide legadis dum sia lerneja periodo kaj - samkiel Lambert - estis ofte punita pro miskonduto en la klasejo[25]. La precizaj, multaj detaloj pri la lernejo ankaŭ evidentigas la longan tempon, dum kiu Balzac restis tie : oni ekzemple lernas en la romano, ke la studentoj rajtis vivteni kolombojn kaj kultivi ĝardenetojn. Feriojn la lernejanoj travivis ankaŭ en la dormejoj[26].

La eseo de Lambert pri metafiziko, Traktato pri Volo, estas alia aŭtobiografia aludo. Balzac mem verkis tiun eseon kiel knabo, kaj ĝi - samkiel en la romano - estis konfiskita de kolera instruisto[27]. La genio kaj filozofia erudicio de Lambert rekte spegulas la manieron, laŭ kiu Balzac rigardis sin mem. Kelkaj krikistoj kaj biografistoj same sugestis, ke la frenezo de Lambert eble spegulas (konscie aŭ ne) la propran mensan nestabilecon de la verkisto. Pro la variaj, neliteraturaj ambicioj de Balzac (inkluzive de planita kandidateco al la Parlamento), tiutempaj observantoj jam dubis pri lia mensa sano[28].

La multaj leteroj skribitaj de Lambert kaj prezentitaj en la romano ankaŭ baziĝas sur la vivo de Balzac. Post kiam li finpretigis la unuan version de la verko, Balzac provis ĉarmi la markizinon de Castries per fragmento de amletero el la libro[29]. La leteroj de Lambert al lia onklo pri lia vivo en Parizo inter 1817 kaj 1820 esprimas la proprajn emociojn de Balzac, kiam li vizitis la universitaton Sorbonne dum la sama periodo[30].

Swedenborg kaj metafiziko[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Emanuel Swedenborg, precipe Paradizo kaj Infero, multe influis la fikcian, genian knabon Louis Lambert.

La ideoj de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg kaj de lia disĉiplo Louis Claude de Saint-Martin ludas centran rolon en Louis Lambert. Madame de Staël estas impresita de Lambert, kiam ŝi vidas lin en parko legantan la metafizikan traktaton de Swedenborg Paradizo kaj Infero (1758). La teorioj de la sveda verkisto sekve retroviĝas en la komentoj de Lambert pri menso, animo kaj volo. Precipe gravas laŭ la juna genio la apartigo inter la "interna" kaj "ekstera" estuloj de homo. La ekstera estulo, influita de naturaj fortoj kaj facile studebla de scienco, manifestiĝas ĉe Lambert kiel malforta, ofte malsana korpo. La interna estulo, dume, entenas tion, kio laŭ Lambert estas "la materia substanco de penso" : ĝi estas la vera vivo, al kiu Louis Lambert progrese moviĝas tra la romano[31].

Kelkaj el la analizitaj konceptoj de Swedenborg rilatas interalie al lingvo, sufero, memoro kaj revoj. Kiam la studentoj faras plezurpromenadon ĝis la proksima kastelo de Rochambeau, Lambert ekzemple vigle memoras pri tiu loko, kvankam li neniam iris tien antaŭe kaj nur liadire revis pri ĝi. Li kredas, ke lia spirito jam vizitis tiun lokon iam, kiam dormis lia korpo, kaj priskribas tiun sperton kiel "kompleta apartigo de miaj korpo kaj interna estulo". Ekzistas liaopinie "ia neesplorebla movkapableco de la spirito kun efektoj, kiuj similas al tiuj de la movo de korpoj"[32].

Samkiel siaj herooj Swedenborg kaj Saint-Martin, Honoré de Balzac provas konstrui en Louis Lambert firman teorion por unuigi spiriton kaj materion[33]. La juna Lambert mem provas atingi tiun celon en sia Traktato pri Volo, kiu - post la konfiskado fare de la instruisto - estas priskribita jene de la rakontanto :

La vorton "Volo" li uzis por difini (...) la mason de potenco, per kiu homo povas reprodukti, ekster si mem, la agojn kiuj konsistigas lian eksteran vivon (...) "Volicio", vorto devenanta de Locke, esprimis la agon, per kiu homo uzas sian Volon. La vorto "Penso", kiun li rigardis kiel la plej fundamenta produkto de Volo, ankaŭ reprezentis la medion, de kie originis la ideoj, al kiuj Penso donas substancon (...) La Ideo, vorto atribuebla al ĉiuj kreaĵoj de la cerbo, estis la ago, per kiu homo uzas sian Penson. Volo kaj Menso tiel estis la du produktiloj ; Volicio kaj Ideo estis la du produktoj. Volicio, li opiniis, estis Ideo evoluinta el abstrakta al konkreta stato, el ĝia produktanta fluido al solida esprimo (...) Laŭ li, Penso kaj Ideoj konsistigas la movojn kaj agojn de nia interna estulo, dum Volicioj kaj Volo konsistigas tiujn de la ekstera vivo.[34]

La esplorado de homaj volo kaj penso ankaŭ rilatas al la intereso de Balzac pri Franz Mesmer, kiu subtenis la teorion de animala magnetismo, laŭ kiu ekzistas forto trafluante homojn. La rakontanto dufoje aludas al Mesmer en la teksto, kaj li priskribas sekcion de la Traktato pri Volo dediĉitan al tiu teorio[35].

Religio[redakti | redakti fonton]

La spirita krizo spertita de Balzac je la epoko de lia unua komunio igis lin esplori la verkojn de la frutempaj kristanaj pensistoj kaj la enigmon de malbono. Kiel rimarkis la franca kritikisto Philippe Bertault, la plej granda parto de la mistikismo esprimita en Louis Lambert rilatas al tiu de frutempa kristanismo[36]. En siaj leteroj klarigas Lambert, ke li esploris ne nur kristanismon, sed ankaŭ interalie la filozofiojn de hinduismo, budhismo, islamo kaj konfuceismo. Emfazante la similaĵojn inter tiuj variaj tradicioj, li deklaras, ke Emanuel Swedenborg "sendube enkorpigas ĉiujn religiojn - aŭ plivole la ununuran religion - de la homaro"[37]. Pro la sama teorio klopodas Balzac, en Louis Lambert kaj alie, kompletigi sian kristanan kredon per okulta mistikismo kaj per pli laika realismo[38].

La katolika Eklezio mem estas temo de la meditadoj de Lambert, precipe rilate al frutempaj martiroj. La apartigo de interna kaj ekstera realecoj, li sugestas, klarigas kiel la torturitoj kaj kripligitoj kapablas ignori fizikan doloron pere de spirita volo[39]. Kiel diris Lambert : "Ĉu la fenomeno de la turmentoj eltenitaj tiel heroe de fruaj kristanoj, kaj observita preskaŭ ĉiufoje, ne abunde pruvas ke Materia forto neniam superos la forton de Ideoj aŭ la Volon de homo ?"[40]. Tiu apartigo inter interno kaj ekstero ankaŭ helpas al la kompreno de la mirakloj atribuitaj al Kristo, kiujn Lambert konsideras kiel "perfekta" ekzemplo de unueco inter la du fortoj[41].

La kapableco de kristanaj martiroj - ekzemple Ignaco el Antioĥio, manĝita de leonoj - ignori doloron per kredo estas rigardita de Louis Lambert kiel pruvo en lia Traktato pri Volo.

Religiaj temoj ankaŭ aperas en paragrafoj rilate al anĝeloj. Diskutante pri la enhavo de Paradizo kaj Infero de Swedenborg, Lambert provas konvinki la rakontanton pri la ekzisto de anĝeloj, priskribitaj kiel "individuo, en kiu la interna estulo venkas la eksteran estulon"[42]. La genia knabo mem estas prezentita kiel ekzemplo de tiu procezo : lia fizika korpo malsaniĝas kaj velkas, dum lia spirita klerismo pliampleksiĝas, atingante sian klimakson per tiu komento al la rakontanto : "Anĝeloj estas blankaj"[43]. Pauline, dume, estas priskribita kiel "la anĝelo" kaj kiel "anĝelvirino"[44]. Ilia paralela, anĝela naturo kuniĝas per tio, kio laŭ la kritikisto Charles Affron estas "speco de perfekta edziĝo, spirita ligo trairante tiun mondon kaj la sekvan"[45]. Balzac denove pritraktis la temon de anĝeloj en aliaj verkoj de la Filozofiaj studoj, precipe en Séraphîta.

Genio kaj frenezo[redakti | redakti fonton]

Ĉar Balzac estis konvinkita, ke li mem estis geniulo, li volonte uzis Louis Lambert por esplori la sociajn malfacilaĵojn spertitajn de geniuloj kaj por priskribi ilian oftan progreson al frenezo. La verkisto estis laŭ kelkaj fontoj multe ŝokita, kiam li spektis la progresan mensan malsaniĝon de kamarado en Vendôme[46]. La frenezo de Lambert estas bildigita plej vigle, kiam li provas kastri sin, post kio li travivas plurajn jarojn en katatonia stato[47]. Tia aliformiĝo estas klare prezentita kiel konsekvenco de lia genio : ĉar lia spritegeco estas kondamnita de instruistoj kaj ne akordigeblas kun la socio de aliaj infanoj, Lambert estas rapide kaj simbole forpelita el la mondo[48]. Li ne estas pli sukcesa en Parizo, kie li vivas malfeliĉe kaj mizere[49]. Li progrese fariĝas legomo, kaj estas tute apartigita de la fizika mondo.

Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en Louis Lambert des pli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac"[50].

Recenzo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Pluraj volumoj de la romanserio La Homa Komedio.

Balzac precipe fieris pri Louis Lambert kaj opiniis, ke ĝi elegante prezentis liajn variajn interesojn pri filozofio, mistikismo, religio kaj okultismo. Kiam li sendis fruan version al sia tiutempa amantino, ŝi tamen antaŭvidis la malfavoran recenzon, kiun la verko poste ricevis. "Vin fine vidu la tuta mondo mem, kara mia", ŝi skribis, "sed ne almozpetu admiron de ili, ĉar tiukaze la plej potencaj lupeoj direktiĝus al vi, kaj kio fariĝas la plej delikata objekto, kiam oni metas ĝin sub mikroskopo ?"[51]. La kritika recenzo de la libro estis plejparte kaj severe malfavora, ĉefe pro la nesufiĉeco de la intrigo[52]. La konservativa kritikisto Eugène Poitou, aliflanke, akuzis Balzac pri manko de religia fido kaj riproĉis al la verkisto, ke li emis bildigi francajn familiojn kiel malnobla institucio[53].

Balzac ne estis malkuraĝigita de la malfavoraj respondoj. Aludante al Louis Lambert kaj al la aliaj verkoj de la Mistika libro, li skribis : "Tiuj estas libroj, kiujn mi kreas por mi mem kaj por malmultaj aliuloj"[54]. Kvankam li kutimis kritiki la verkaron de Balzac, la franca verkisto Gustave Flaubert estis influita - eble nekonscie - de tiu libro. Lia propra novelo La Spiralo, verkita en la 1850-aj jaroj, proponas intrigon grandparte similan al tiu de la 1832-romano de Balzac[55].

Dum li estis revizianta kaj re-publikiganta la sinsekvajn tri eldonojn de Louis Lambert, Balzac disvolvis skemon por organizi ĉiujn siajn romanojn, verkitajn kaj verkotajn. Li nomis tiun skemon "La Homa Komedio" (france La Comédie humaine), kaj ambiciis fari el ĝi panoraman prezenton de ĉiuj elementoj de la tiutempa franca socio. La verkisto enmetis Louis Lambert en la sekcion nomitan Filozofiaj studoj, kie ĝi restis dum la 15-jara organizado de la romanserio[56]. Balzac denove pritraktis la temojn de tiu romano en posta verko titolita Séraphîta, kiu priskribas la aventurojn de senseksa, anĝelaspekta kreitulo[57]. Konforme al sia kutimo, la verkisto ankaŭ insertis Lambert kaj ties amulinon Pauline en postajn verkojn, plej notinde en la novelon Dramo ĉe la marbordo (Un Drame au bord de la mer)[58].

Esperanto-traduko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankoraŭ neniu traduko de Louis Lambert al Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robb, p. 12; Maurois, p. 29.
  2. Robb, pp. 27–53.
  3. Robb, pp. 145-174.
  4. Robb, pp. 162–186; Maurois, pp. 155–180.
  5. Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.
  6. Saintsbury, p. xii.
  7. Maurois, p. 195.
  8. Maurois, pp. 195–196; Robb, p. 201.
  9. Maurois, p. 199.
  10. Robb, p. 201.
  11. Maurois, p. 221.
  12. Robb, pp. 235–236.
  13. Bertault, p. 73; Saintsbury, p. xii.
  14. Balzac, p. 247.
  15. Oliver, p. 25. Oliver tamen malkonsentas kun tiu opinio.
  16. Oliver, p. 25; Dedinsky, pp. 76–77.
  17. Affron, p. 122; Hunt, p. 52; Maurois, pp. 198–199; Oliver, p. 26. La romano estas laŭ Affron "iluminiga eraro".
  18. Balzac, pp. 154–155; Robb, pp. 13–15.
  19. Balzac, pp. 169–170.
  20. Balzac, p. 150 and 173; Maurois, p. 199.
  21. Balzac, p. 162.
  22. Robb, pp. 201–202; Maurois, p. 199; Affron, pp. 114–120; Oliver, pp. 24–25.
  23. Robb, p. 19.
  24. Bertault, pp. vii and 72.
  25. Oliver, pp. 25–26; Robb, pp. 14–20.
  26. Oliver, p. 24; Balzac, pp. 154–155.
  27. Robb, pp. 20–21; Hunt, p. 49; Oliver, p. 29.
  28. Maurois, p. 199; Robb, pp. 201–207; Affron, pp. 113–124; Oliver, p. 25.
  29. Robb, p. 213.
  30. Bertault, p. 73.
  31. Maurois, pp. 199–200; Balzac, p. 151; Hunt, p. 48; Oliver, pp. 26–27.
  32. Balzac, p. 180.
  33. Bertault, p. 75; Oliver, pp. 27–28.
  34. Balzac, p. 185.
  35. Balzac, p. 191; Hunt, p. 49; Oliver, p. 29.
  36. Bertault, pp. 72–75.
  37. Balzac, pp. 218–219.
  38. Oliver, p. 30; Hunt, p. 52; Bertault, pp. 75–76.
  39. Oliver, p. 30; Bertault, p. 76; Maurois, p. 200.
  40. Balzac, p. 200.
  41. Bertault, p. 76; Balzac, p. 200.
  42. Balzac, p. 175.
  43. Balzac, p. 247; Hunt, p. 51; Affron, p. 120.
  44. Balzac, p. 221 kaj 233, respective.
  45. Affron, p. 123.
  46. Robb, p. 16.
  47. Balzac, pp. 240–243.
  48. Affron, pp. 115–117.
  49. Balzac, p. 207.
  50. Robb, p. 201; Maurois, p. 195; Affron, pp. 122–123.
  51. Letero el S-ino de Berny al Honoré de Balzac, citita de Maurois, p.201.
  52. Maurois, p. 222; Affron, p. 122; Pugh, p. 29.
  53. Bellos, p. 39.
  54. Citita de Bertault, p. 74.
  55. Bellos, pp. 132–133.
  56. Dedinsky, pp. 78–79.
  57. Hunt, pp. 52–53.
  58. Hunt, p. 135; Pugh, pp. 52–53.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.


Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo