Louis Marchand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Marchand

Louis MARCHAND (n. 2-an de februaro 1669 en Lyon; m. 17-an de februaro 1732 en Parizo) estis franca klavicenisto, orgenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Marchand, Jean, onidire estus „mezkapabla orgenisto“.[1] Louis tamen fariĝis, laŭ vivopriskribo publikigita en lia mortojaro, jam en la aĝo de 14 orgenisto de la katedralo de Nevers. Aliaj dokumentoj pruvas, ke li en la aĝo de 20 geedziĝis en Parizo. Ekde 1691 li laboris ĉe la jezuita preĝejo en Rue St Jacques, ĉe St Benoît, ĉe Cordeliers kaj ĉe St Honoré. Ekde 1708 li apartenis oficiale al la orgenistoj de la reĝo. En 1713 li ekvojaĝis por pluraj jaroj tra germanaj landoj kaj muzikis por la imperiestro kaj por kelkaj elektoprincoj. En septembro 1717 li onidire evitus muzikan konkuron kun Johann Sebastian Bach ĉe la kortego je Dresdeno per fuĝo; tamen ĉi tiun okazintaĵon priskribas nur germanaj fontoj, ekz. Friedrich Wilhelm Marpurg kaj Jakob Adlung. Evidente malmulte poste Marchand estis akceptita en Parizo malfermabrake. Ĝis sia morto li estadis orgenisto ĉe Cordeliers kaj multŝatata instruisto; lia plej sukcesa lernanto estis Louis-Claude Daquin.

Louis Marchand posedis en Francio elstaran famon kiel virtuozo. Krome skandaloj nutris lian famon: li lanĉus intrigojn kontraŭ Pierre Dandrieu kaj François Couperin kaj batus sian edzinon. En 1701 li separiĝis de ŝi; la vojaĝo tra Germanio estus onidire fuĝo for de ŝiaj monpostuloj. En Germanio Marchand devus esti asertinta, ke Ludoviko la 14-a ekzilis lin pro impertinenteco. Ĉiukaze nur germanaj fontoj konas ĉi tiun version, muzikhistoriistoj pridubas ĝin.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Louis Marchand ŝajnas esti malmulte interesita pri la publikigado de siaj komponaĵoj.[2] Almenaŭ multaj etaj lidoj, tiel nomataj airs, estis enigitaj en antologiojn de sia tempo. En 1702 aperis en Parizo du suitoj por klaviceno, al kiuj oni atribuas ĉarmon kaj kvaliton; antologio el 1707 enhavas klavicenpecon nome „La vénitienne“. Nur post la morto de Marchand en Parizo aperis kolekto de orgenpecoj, en ĝi kvarteto por tri manualoj kaj pedalaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiuj indikoj pri la vivo kaj la famo de Marchand laŭas la indikoj en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, Macmillan Publishers, London 1980, Artikel Louis Marchand.
  2. jen ĉiuj en la leksikona artikolo nomitaj fruaj presaĵoj.