Louis Sclavis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Sclavis

Louis Sclavis (naskiĝis la 2-an de februaro 1953 en Liono, Francujo) estas franca klarnetisto, saksofonisto, komponisto kaj bandestro. Li ĝenerale estas rigardata kiel unu el la plej gravaj eŭropaj instrumentistoj, precipe de la basklarneto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Jam en la aĝo de 9 jaroj Louis Sclavis sekvis lecionojn pri klarnetludo kaj muzikis en loka blovmuzika bando, antaŭ ol li studis ĉe la konservatorio je Liono. Ekde 1975 ĝis 1988 li aliĝis al la liona muzikisto-kolektivo Association à la Recherche d'un Folklore Imaginaire (ARFI) kaj muzikis kun tiel renomaj ensembloj de la tiea medio kiel Workshop de Lyon, Marvelous BandMarmite Infernale.

En 1982 Louis Sclavis fondis sian unuan propran bandon nome "Le Tour de France" kun ses muzikistoj el tuta Francujo. En 1984 aperis lia unua soloalbumo titole Clarinets. Samjare li komencis multjaran sukcesan kunlaboron kun kontrabasisto Bruno Chevillon en kvaropo kun François Raulin kaj Christian Ville. Ĉi tiu ensemblo renomiĝis dum la sekvaj jaroj kiel demandata festivalbando. Samtempe li muzikis kun Jacques Di Donato kaj Armand Angster en la Trio des Clarinettes.

En 1987 li fondis la sepopon Louis Sclavis Septet, kiu ankaŭ koncertis je multaj festivaloj, ekz. je la Ĵazfestivalo de Grenoblo. Anglaj, germanaja kaj usonaj muzikistoj el la improvizmedio ekde la komenco apartenis al la kunmuzikantoj de Sclavis. La kunlaboron kun Chris McGregor, Peter Brötzmann, Evan Parker, Conny Bauer, Heinz Becker, John Lindberg, Michiel Braam, Oxley, Jean-Pierre Drouet, Andreas Willers aŭ Gabriele Hasler dokumentas multaj sondiskoj. Regule revenante li revivigas sian sukcesan triopon Carnet des Routes kun Henri Texier kaj Aldo Romano.

Louis Sclavis estas ekde la 1980-aj jaroj unu el la aktivaj kristaligantoj de la franca ĵazmondeto kune kun tiel renomaj muzikistoj kiel Bruno Chevillon, Marc Ducret, Michel Portal, Yves Robert, Michel Godard, Dominique Pifarély aŭ Jean-Louis Matinier. El arta kaj popola muzikoj Sclavis forĝas laŭ la koncepto de ARFI de "imaga popolmuziko" facile kapteblan muzikon, kiu kun ritma lerteco kaj ampleksas facilaniman serenecon kaj ankaŭ profundan melankolion.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1988 Louis Sclavis ricevis la Premion Django Reinhardt, distingo, kiun ĉiujare ricevas la plej bona franca ĵazmuzikisto. En 1990 sekvis la British Jazz Award, kaj en 1996 li ricevis la Nacian Muzik-Premion de la franca kulturministrejo. Lia muzikalbumo Ellington on the Air ricevis en 1993 kiel plej bona franca ĵazalbumo la premion Django d’Or.


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]