Louis Slotin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Alexander Slotin

Louis Alexander SLOTIN (naskiĝis la 1-an de decembro 1910 – mortis la 30-an de majo 1946) estis kanada kemiisto kaj fizikisto, kiu oferis sian vivon por malebligi katastrofon ĉe atom-akcidento.

Pri la okazaĵo raportis Jiří Kořínek en Heroldo de Esperanto, la 15-an de decembro 1946:

Unua heroo kaj libervola viktimo de la atom-epoko

Juna sciencisto enpaŝis trankvile la sferon de mortigaj radioj por malhelpi, per ofero de sia vivo, teruregan katastrofon.

La historio de la scienco estas plena de ekzemploj de plej granda sinoferado, kaj precipe sciencbranĉoj laborantaj kun materialoj danĝeraj liveras atestojn pri granda vico da viroj, kiuj konscie kaj malheziteme oferis al la progreso siajn vivojn. Plej juna tia branĉo estas la laboro kun la atom-energio.

En grandaj konstruaĵoj de Los Alamos en Usono oni senĉese laboras super novaj inventoj, kiuj ne nur signifos militarmilojn kaj minacon sed kiuj malfermos al la mondo ankaŭ novajn eblecojn de kulturo kaj laboro. Nun malsekretigis «Science», la organo de usonaj sciencistoj, okazaĵon kiu traviviĝis, sen ke la mondo ĝis nun ion scietis pri ĝi. Pro neatentemo de unu el la kunlaborantoj okazis, ke oni faris tiom danĝeran eraron en la procedo, ke ĝi povus estigi imageble plej grandan katastrofon: ĉenan reakcion. Per tio estas dirita nenio malpli grava ol rapidege sinsekvanta reakcio, kiu kaŭzas ne nur la intencitan reakcion kaj atom-diseriĝon en la difinita materio, sed de atomo al atomo pluan disfalon, kaj do ion tiom teruregan, kion ni povas observi en la universo, kie flagras tutaj malproksimegaj mondoj en kirlego de tiel liberiganta energio. Sciencistoj ne kuraĝas diri, kien ĝisirus tiu procedo, se ĝi ne estus lastmomente malebligita. Tamen ĝi estas okazintaĵo instruanta, kiom danĝeraj aferoj estas praktikataj.

Lastmomente oni konstatis la eraron, kaj nun restis nenio alia ol persona interago de kuraĝa viro, kiu haltigus la procedon — kaj oferus sin. Tiom ja al ĉiu evidentas, ke senpera tuŝigo kun radioj de tia energio signifas certan morton. Kun rideto kaj sen iu ajn pripenso antaŭpaŝis 40-jara D-ro A. Slotin kaj eniris en la sferon de la mortigaj radioj, kie li sian taskon plenumis. Elveninte, li foriris kun same trankvila rideto en hospitalon, kun plena konscio, ke estas lia lasta vojo. En la malsanulejo li partoprenis ĝis lasta momento pacience kaj kun plej granda scienca kaj nepersona intereso ĉiujn studojn pri la progresanta procedo de sia poioma kaj terura mortado. Li helpadis al la kuracistoj, kiuj observe sekvis sur li ĉi tiun procedon de ĝia komenco ĝis la certa fino. Sciu, ke li estis la unua homo, ĉe kiu oni povis klinike observi ĉi tiun tutan procedon, kaj li do eĉ dum sia mortado faris al la scienco grandan servon.

En Japanujo, sur kiun estis ĵetitaj la atombomboj, ne eblis observi tian procedon sur homo, sed nur ĝiajn postsekvojn ĉe tiuj, kiuj transvivis la katastrofon kaj estis trovitaj post la kapitulaco. D-ro Slotin estis do vere la unua. Nun li estas malviva, kaj li mortis heroe dum plej grandaj doloroj, kiujn moderigis nur la scienca intereso, je kiu li ilin priskribis kaj diktis.

Cetere tiu unua heroo de la «atomepoko», kiel ni nomas nian tempon, ne estas denaska amerikano. Li naskiĝis ankoraŭ en cara Rusujo ie en oriento, kie li spertis kontraŭjudan pogromon kun ĉiuj siaj teruroj. Batoj, murdado, brulanta hejmo, fuĝo. Poste li studis en fremdlando fizikon kaj kemion. Ĉe tio li estis ĉaspelata el lando al lando, kaj la jaro 1936 lin trovis en Hispanujo. Tiam ĵus komencis elpaŝi Francisco Franco, kaj la juna D-ro Slotin batalis kontraŭ li kiel demokratia soldato ĉe la kontraŭaviada artilerio. Kiam eksplodis la dua mondmilito, li anoncis sin malgraŭ sia miopeco al la brita aviadistaro. Li volis fariĝi batal-aviadisto. Dume oni rimarkis liajn eminentajn sciencajn kvalitojn kaj sendis lin al Usono, kie li gajnis meritojn pro unuaj scienclaboroj, kiuj kondukis fine al malkovro de la mistero de l' atoma energio. Li fariĝis ĝia unua martiro, kaj la usonaj sciencistoj, kiuj sur la ĉefa loko de sia gazeto dediĉis honorajn vortojn al lia ekzempla heroa ofero, povis fari jam nenion alian ol proponi D-ron Slotin por plej altaj honorigoj kaj ordenadoj postmortaj.