Louis Urbain Lefebvre de Caumartin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis Urbain Lefebvre de Caumartin (1653-1720), filo de Louis François Lefebvre de Caumartin, estis franca nobelo.

Elirinta de la alta talara nobelaro (la pra-pra-avo estis estinta intendanto de Poitou kaj prezidento de la Granda Konsilio dum la regado de Henriko la 4-a), kaj li mem estis konsilisto ĉe la parlamento de Parizo, poste Ŝtatokonsilisto kaj intendanto de financoj dum la regado de Ludoviko la 14-a.

Li estis en siaj lastaj jaroj unu de la protektantoj de Voltaire, kiu uzis ties informon por L'amour de Henri IV kaj la ideon de la Henriade.

Danke al li oni konservis la Mémoires (memoroj) de la kardinalo de Retz, kaj tiuj de Joly.

Li posedis, inter aliaj sidejoj, la kastelo de Fresne (antikva) ĉe Authon (Loir-et-Cher)[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BNF[rompita ligilo], gravure, Roger de Gaignières