Louis de Funès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis de Funès
Naskonomo Louis Germain Davis de Funès de Galarza
Naskiĝo 31-an de julio 1914
Flago de Francio Courbevoie, Francio
Morto 27-an de januaro 1983
Flago de Francio Nantes, Francio
Karakteriza(j) rolo(j) ĝendarmo en serio pri Gendarmoj...
César
Honora César
1980 - por tutviva laboro
v  d  r
Information icon.svg

Louis de FUNÈS (li naskiĝis la 31-an de julio de 1914 en Courbevoie, mortis la 27-an de januaro de 1983 en Nantes) estis franca aktoro.

Lia propra nomo estis Louis Germain Davis de Funès de Galarza kaj li havis al sukceso longan kaj nepavimitan vojon. Lia finlerninta metio estis ledisto, poste li laboris kiel aranĝisto, dekoraciisto kaj li praktikis multe da pluaj profesioj. Poste li venis antaŭ mikrofono kiel radiodisaŭdiga aktoro kaj li rolis ankaŭ en kabareto. En filmo li ricevis unuan, tute duarangan rolon nur en la jaro 1945. Pli poste li validiĝis en televido. Sed de komence estis klare, ke li estas komika talentulo.

De Funès estis dufoje edziĝinta. Lia unua edzino estis Germaine Elodie Carroyer. Kun sia dua edzino Jeanne Augustine Barthélemy de Maupassant li havis du filojn. Lia filo Oliver rolis en kelkaj filmoj de la patro (Piti piti pa) kaj Patrick finstudis kuraclernejon. Louis de Funès post infarkto en la jaro 1973 pasigis preskaŭ unu jaron en lito. Eĉ kiam en plimulto da filmoj li prezentiĝas kiel iom kverelema kaj kolerema kolerikulo, privateco konis lin kiel silenteman kaj ordinaran homon. Li estis granda ŝatanto de rozoj, li tre amis sian duan edzinon, al kiu li estis dankema por subteno en vojo al la kariero. Komune kun ŝi li aĉetis kastelon De Clermont ĉe Bretagno, kiu devene apartenis al nobela familio, el kiu lia edzino devenis.

Famigis lin filmoj pri ĝendarmoj el Saint-Tropez kaj filmoj pri Fantomaso.

Filmografio[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]