Louis van Gaal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis van Gaal
Persona informo
Naskonomo Aloysius Paulus Maria van Gaal
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1951 (1951-08-08) (72-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://www.louisvangaal.nl/
vdr

Louis van Gaal (prononco laŭ sistemo IFA luˈwi vɑŋˈxaːɫ), per plena nomo Aloysius Paulus Maria van Gaal (naskiĝis la  8-an de aŭgusto 1951(nun 1951-08-08) en Amsterdamo, do nun 72-aĝa) estas nederlanda eksa profesia futbalisto kaj nuna futbala trejnisto. Li jam inter la jaroj 2000 kaj 2002 estis kaj ekde la jaro 2012 denove estas trejnisto de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj kun la teamo partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Ekster naciaj matxoj, li interalie de 1991 ĝis 1997 estis trejnisto de la klubo Ajax Amsterdamo, de 1997 ĝis 2000 kaj denove de 2002 ĝis 2003 trejnisto de la klubo FC Barcelona kaj de 2009 ĝis 2011 de la klubo Bayern München.

la trejnisto dum intervjuo en 2011