Luiziano
| Luiziano State of Louisiana État de Louisiane Léta de la Lwizyàn |
|||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
| Ŝtata kromnomo: Pelican State (pelikana ŝtato) | |||||
| Aliaj usonaj ŝtatoj | |||||
| Ĉefurbo | Baton Rouge | ||||
| Plej granda urbo | New Orleans | ||||
| Ŝtatestro | Bob Jindal | ||||
| Areo | 135.382 km² (31) | ||||
| - Tero | 113.000 km² | ||||
| - Akvo | 22.000 km² (16 %) | ||||
| Loĝantaro (2010) | |||||
| - Loĝantaro | 4.574.836 (25-a) | ||||
| - Denso | 40 /km² (24-a) | ||||
| Aliĝo | |||||
| - Dato | 30-a de aprilo 1812 | ||||
| - Ordo | 18 | ||||
| Horzono | CST: UTC-6/-5 | ||||
| Latitudo | 28°56' N al 33°01' N | ||||
| Longitudo | 88°49' U al 94°03' U | ||||
| Larĝeco | 210 km | ||||
| Longo | 610 km | ||||
| Alteco | |||||
| - Plej alta | 163 m | ||||
| - Meza alteco | 30 m | ||||
| - Plej malalta | −2,5 m | ||||
| Mallongigoj | |||||
| - USPS | LA | ||||
| - ISO 3166-2 | US-LA (FIPS-kodo 04) | ||||
| Retejo | www.louisiana.gov | ||||
Luiziano (angle, Louisiana [lu-IZ-i-AN'-a]) fariĝis la 18-a subŝtato de Usono je la 30-a de aprilo 1812.
Eŭropaj influoj kaj etna diverseco distingas Luizianon el la aliaj ŝtatoj. Kiam ĝi eniris la Union, ĝi kunportis francan leĝsistemon kaj dulingvecon, kiuj ankoraŭ ekzistas tie.
La kulturoj de Afriko kaj Francio kunmiksiĝis kun la indiĝenoj en Luiziano kaj kreis riĉan kulturon kiu estas fama pro, interalie, siaj muziko kaj kuirarto. Vidu: Kaĵunoj
La lokaj registar-dividoj de Luiziano nomiĝas angle "parish" (paroĥo), sed estas pli-malpli la sama afero kiel la "county" (kantono aŭ konteo) de aliaj usonaj ŝtatoj.
Loĝantaro: 4.468.976 (en 2000)
Ĉefurbo: Baton Rouge
Plej granda urbo: Nov-Orleano
TTT-ejo de Luiziano en la angla http://www.state.la.us
Historio: Akiro fare de Usono[redakti]
Ĉirkaŭ 1800 Luiziano estis franca kolonio kaj etendiĝis de la Golfo de Meksiko ĝis la limo de Kanado; ĝia areo estis la 15-oblo de la nuna. Usono deziris akiri la regionon ĉirkaŭ Nov-Orleano; sed en 1803 Francio ofertis vendi ĉiom. Je la 30-a de aprilo 1803 Usono aĉetis la teritorion je 60 milionoj da francaj frankoj.
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
http://www.louisiana.gov Oficiala subŝtata retejo de Luiziano
http://www.state.la.us Alternativa adreso de tiu retejo
http://quickfacts.census.gov/qfd/states/22000.html Informoj de la censa oficejo
|
||||||||||

