Lourdes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de la Sinjorino en la groto
Bernadette Soubirous
Baziliko Senmakula koncipiĝo kaj baziliko de Rozario
Memoraĵoj pri Lourdes

Lourdes [lurd], okcitanlingve Lorda [lurdo], estas pilgrim-urbeto situanta piede de la montaro Pireneoj en suda Francio, en la departemento Hautes-Pyrénées. Ĝi havas 17 000 loĝantojn. Ĝi allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj, ĉar ĝi estas unu el la plej gravaj pilgrimceloj por la katolikoj de la tuta mondo, konsiderata kiel sankta loko. Katolikoj kredas ke la Virgulino Maria aperis en 1858 antaŭ juna knabino, Bernadeta Soubirous, por deklari al ŝi, ke ŝi estas la Senpeka Koncipiteco. Tiu iom enigma frazo apogis la dogmon ĵus proklamitan de Pio la 9-a en 1854, laŭ kiu la Sankta Virgulino estis per speciala graco liberigita el la Origina Peko en la ventro jam en la momento de sia koncipiĝo. Poste la junulino fariĝis monaĥino kaj estis sanktigita de la katolika Eklezio.

De tiam malsanuloj venas enakviĝi en fonton, kiu situas ĉe la la apero-groto, esperante miraklan resaniĝon. Oni asertas, ke kelkaj okazas de temp' al tempo kaj kuracista komitato kontrolas ilin.

La religia komplekso entenas plurajn preĝejojn, kapelojn, krucvojojn, kaj centojn da hoteloj kaj vendejoj. Krom tiu religia komplekso, la urbo posedas interesan mezepokan fortikigitan kastelon staranta sur alta rokego.

Tute laŭ natura kopiado de la lurdogroto troviĝas en la pilgrimejo Maria Gugging, katastrala komunumo (loko) de la urbo Klostronovburgo (germane Klosterneuburg), Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, Aŭstrio.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.lourdes-france.org greke http://www.lourdes-france.com greke http://www.sacredsites.com/europe/france/lourdes.html greke http://www.edwardtbabinski.us/essays/miracle_lourdes.html greke Panoramoj de la sanktejo de Lourdes