Loveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loveno
Urbodomo
Urbodomo
Urbodomo
urbo de Belgio • municipo en Belgio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ŝablono:Flagikono Belgio
Provinco Flandra Brabanto
Poŝtkodo 3000
Retpaĝaro http://www.leuven.be/
Politiko
Urbestro Mohamed Ridouani
Demografio
Loĝantaro 89,185 (2 004−07−01)
Loĝdenso 1 575 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°52′0″N 4°42′0″O  /  50.86667°N, 4.7°O / 50.86667; 4.7 (Loveno) (mapo) Koordinatoj: 50°52′0″N 4°42′0″O  /  50.86667°N, 4.7°O / 50.86667; 4.7 (Loveno) (mapo)
Alto 39 m [+]
Areo 56,63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Loveno (Belgio)
Loveno (Belgio)
DMS
Loveno
Loveno
Loveno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leuven [+]
vdr


Loveno (Nederlanda: Leuven, franca: Louvain, germana: Löwen) estas municipo en la Belga provinco Flandra Brabanto, de kiu ĝi estas la ĉefurbo. La municipo konsistas el la urbo Loveno kaj la urbetoj Heverlee, Kessel-Lo, Wilsele kaj Wijgmaal. Ĝi ricevis la titolon "urbo" en la jaro 1211.

La unua konata mencio de la nomo Loveno estis en 891, kiel 'Loven'. En la sama jaro, la vikingoj estis fine venkitaj apud Loveno. La ruĝa-blanka-ruĝa urbflago de Loveno supoze memorigas pri la sangmakulitaj riverbordoj de la rivero Dijle post ĉi tiu batalo. Loveno situis ĉe ĉi tiu rivero kaj estiĝis grava centro de negoco en la 11-a jarcento kaj restis tia ĝis la 14-a jarcento. Loveno estis grava centro por la produktado de drapo. Ekzemple, la urbo donis ĝian nomon al tipo de linaĵa drapo, konata de la malfrua 14-a jarcento al 15-a jarcento kiel lewyn (pluraj ortografioj: leuwyn, levyne, lewan(e)). En la 15-a jarcento nova orepoko ekis kun la fondo de la plej granda kaj plej malnova universitato de Belgio: Katholieke Universiteit Leuven (Katolika Universitato de Loveno aŭ KULeuven). En la 18-a jarcento Leuven estiĝis eĉ pli grava pro prospera bierfarejo, kiu poste estiĝis Interbrew, kaj la konstruo de kanalo al Meĥleno.

En la 20-a jarcento, ambaŭ mondmilitoj suferigis gravan damaĝon al la urbo, detruantaj la universitatan bibliotekon dufoje. La mondo ofendiĝis pri ĉi tio kaj la biblioteko estis tute rekonstruita post la Unua mondmilito danke al usonaj karitataj kasoj kaj germanaj militaj kompensoj. Post la Dua mondmilito, la biblioteko estis detruita denove kaj bezonis rekonstruon.

Hodiaŭa Loveno estas "lernanta urbo" de oktobro ĝis junio. Ĝi havas unu el la plej vivantaj drinkejaj scenoj en Belgio. La universitato estas rigardata kiel unu el la plej bonaj en Eŭropo. Tiu universitato estis ĝis la 19-a jarcento latinlingva, poste franclingva. Sed post la leĝoj pri lingva dispartigo de Belgio, la flandroj postulis, ke oni ne plu uzu la francan en tiu universitato, kiu troviĝas sur flandra tereno. Do la franclingvanoj fondis novan universitaton en nova urbo, kiun ili nomis Louvain-la-Neuve (Nov-Loveno), ĉar ili ne volis disiĝi el la familiara kaj prestiĝa historio de Lovena universitato.

Loveno estas ankaŭ bone konata por sia somera rokmuzika festo Marktrock. Internacie, ĝi estas konata kiel la domo de InBev (antaŭe Interbrew), la plej granda bierfareja kompanio en la mondo. Fakte, la bierfarejo Stella Artois de InBev kaj la ĉefaj oficejoj dominas la tutan nordorientan parton de la urbo, inter la fervoja stacidomo kaj la kanalo al Meĥleno.

Famuloj de la universitato de Loveno

Fotoj

Esperanto-movado

Esperanto-arbo en Loveno

La 8-a Flandra Kongreso de Esperanto okazis en Loveno de la 15-a ĝis la 17-a de majo 1937.[1]

En Loveno okazis en 1982 la 38-a IJK.

Ekde la jaro 1989 funkcias en la urbo Esperanto-klubo Esperanto 3000.

Okaze de la jubilea jaro 2000 la loka Esperanto-klubo plantis Jubilean arbon ("Milleniumboom") en la urbocentro sur bordo de la rivero Dijle, kiu dek jarojn poste devis esti forigita pro alikonstruo de la bordo en tiu loko (el kiu fariĝis la Dijle-terasoj) ĝis ĝi fine trovis sian novan lokon en proksima parko.

En 2002 okazis en Loveno la Internacia Esperanto-Konferenco por OSIEK.

Fonto

  1. La Juna Vivo, aprilo 1939 (el Retarkivo 2007), paĝo 21.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri la loka Esperanto-klubo: "Esperanto 3000" greke Oficiala retejo de la municipo (nederlande) greke TTT-ejo de Marktrock (nederlande, angle) greke Katolika Universitato de Loveno (nederlande, angle)

 
Provinco Flandra Brabanto
flago de la provinco Flandra Brabanto

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw

Belgio | Provincoj