Loyola de Palacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loyola de Palacio
Persona informo
Loyola de Palacio
Naskonomo Ignacia de Loyola de Palacio del Valle de Lersundi
Naskiĝo 16-an de septembro 1950 (1950-09-16)
en Madrido
Morto 13-an de decembro 2006 (2006-12-13) (56-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Popola Partio vd
Familio
Patro Luis María de Palacio y Palacio vd
Patrino Luisa Mariana del Valle-Lersundi y del Valle vd
Gefratoj Ana de Palacio y del Valle-Lersundi vd
Parencoj Hermann Tertsch vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Loyola DE PALACIO Y DEL VALLE-LERSUNDI (naskiĝis la 6-an de septembro 1950 en Madrido en aristokrata eŭska familio kaj mortis la 13-an de decembro 2006) estis hispana politikistino.

Ŝi estis inter la unuaj virinoj, kiuj publike ekagadis post la morto de Generalo Franco dum 1975, kaj estis la unua ĝenerala sekretario de la junulara branĉo de la Popola Partio.

Ŝi estis ministrino en la hispana registaro de 1996 ĝis 1998, en la registaro de José María Aznar.

En 1999 ŝi fariĝis la ĉefkandidato de sia partio al la tiujaraj elektoj al la Eŭropa Parlamento. kaj poste interalie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, ŝi estis vicprezidanto kaj respondecis pri la fakoj de rilatoj kun la Eŭropa Parlamento, transportado kaj energio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]