Loyset Compère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manskribaĵo kun Omnium bonorum plena, moteto de Loyset Compère, eble la plej fruakonservita komponaĵo; la datumado estas malcerta, eble ĝi estas komponita okaze de la konsekrado de katedralo de Cambrai la 2-an de julio 1472.

Loyset Compère (n. ĉ. 1440/45 en la episkopejo Arras aŭ en Henegovio; m. 16-an de aŭgusto 1518 en Saint-Quentin (Aisne)) estis francflandra komponisto, kantisto kaj ekleziulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

1440/45–1474[redakti | redakti fonton]

Laŭ Jean Molinet (1435-1507), kiu bone konis Compère, la komponisto devenis de familio el Saint-Omer. Dokumento el Milano de 1476 nomumas lin ekleziulo el Arras, kiu situas proksime de Saint-Omer. Malgraŭ tio edikto de Karlo la 8-a de Francio el aprilo 1494 certigis al Compère francan naciecon kaj menciis klare, ke Compère devenis el Henegovio. Ĉi tiu evidenta kontraŭdiro ne estas klarigita.

Pri la edukado de Compère nenio estas konata. Eble en la 1460-aj jaroj li rilatis kun la franca reĝokortego, ĉar lia plej frua komponaĵo Puis que si biene (antaŭ 1465) troviĝas en manskribaĵo, kiu enhavas la repertuaron de la franca kortegokapelo. Sur ligon al Cambrai montras la moteto Omnium bonorum plena de Compère, kiu eble ekestis okaze de la konsekrado de la katedralo la 2-an aŭ la 5-an de julio 1472 aŭ okaze de renkontiĝo de la franca kaj burgonja kortegoj la 16-an kaj 17-an de oktobro 1468 en Cambrai. La moteto de Compère, kiu estas jam verko de matura majstro, citas la faman kanzonon De tous biens plaine de Hayne van Ghizeghem.

Milano 1474–1477[redakti | redakti fonton]

Dokumenteblas Compère unuan fojon en Milano. La dukoj de Milano flegis intimajn rilatojn al la franca reĝokortego, kaj pro tio ne mirigas, ke duko Galeazzo Maria Sforza perletere la 23-an de novembro 1472 petis Johannes Ockeghem, helpi lin je la dungado de kantistoj por lia kortegokapelo konstruata ekde 1471. Al la dungitaj kantistoj apartenis Compère. La 15-an de julio 1474 li estis enlistigita kiel nova membro de la ĉefkantistaro de la kapelo. Lia nomo ankaŭ aperas en listoj de la 30-a de marto kaj 4-a de decembro 1475. La plej grava kolego de Compère estis Gaspar van Weerbeke.

Septembre 1476 la duko klopodis atingi prebendon ĉe Saint-Georgio-de-Catasijs en Pavio, kiu tamen jam estis fordonita. Post murdo de la duko la 26-an de decembro 1476 finiĝis la kariero de Compère en Milano. La 7-an de januaro 1477 la kortego decidis, malgrandigi la kapelon. Dokumento de la 6-a de februaro 1477 mencias Compère kiel unu el la maldungitoj.

Francio 1477–1494[redakti | redakti fonton]

Compère iris, akompanate de Jean Fresneau, al Francio. Eble li trovis dumtempan postenon ĉe la kortego de duko Johano la 2-a de Burgonjo (m. 1488) en Moulins. Motivon por ĉi tiu supozo donas la okulfrapa cirkonstanco, ke Compère muzikigis tri poemojn de la duko. Ĉi tiun hipotezon tamen neniu dokumenta indico fundamentas.

En 1486 ĉiukaze Compère servis en la kapelo de la franca kortego, direktata de Johannes Ockeghem. Papa edikto de la 28-a de julio 1486 nomas lin ekleziulo el la episkopejo Arras kaj chappelain ordinaire et chantre de la franca reĝo.

En dekreto de aprilo 1494 Karlo la 8-a de Francio certigas al nostre cher kaj bien amé chappelain ordinaire et chantre de nostre chapelle maistre Loys Compère, natif du pays de Haynault, post prezentado de humble supplicatcion la francan naciecon, kiun evidente li antaŭe ne posedis, kaj certigas per tio samtempe la posedon de tiuj prebendoj en Francio, kujn li ricevintis pro sia membreco en la reĝa kapelo.

Ekde junio 1492 ĝis majo 1493 Compère estis ekleziulo ĉe Dipatrino de Parizo, preĝejo, je kiu ka reĝo ŝatis okupigi meritajn membrojn de sia kapelo. Ĉi tie Compère estis ordinita la 2-an de marto 1493 kiel pastro de la katedralo kaj mallongan temon poste interŝanĝis du prebendojn ĉe Notre Dame kaj Sainte-Trinité en Montlhéry kontraŭ prebendoj en Voyenne (episkopejo Laon).

Italio 1494/95[redakti | redakti fonton]

Aŭtune 1494 Compère akompanis reĝon Karlo la 8-an dum ties militiro al Italio. En letero de la 7-a de oktobro 1494 Ferrante d’Este skribis al sia patro, la muzike entuziasmita duko Ercole d’Este de Ferrara, ke li trafis sur Compère en Casale Montferrato. Compère multoble pardonpetas ne esti kapabla, provizi Vian Moŝton per kelkaj bonaj komponaĵoj, ĉar la verkoj, kiujn li kunhavas, estas malnovaj. Li diris ke li postlasis en Francio siajn librojn, en kiuj li havas kelkajn bonajn novajn komponaĵojn, kaj estus feliĉa kontentigi Vian Moŝton, kiam ajn li estus kapabla por tio.

Supozeble Compère pasigis la januaron 1495 en Romo, kiam Karlo kaj ties armeo okupis la urbon. La en 1495 aŭ mallonge poste farita manskribaĵo de kelkaj imponaj motetoj de Compère en la ĥorkantaro I-Rvat C.S.15 (Crux triumphans, Propter gravamen, Quis numerare queat, Sile fragor) devenus de ĉi tiu restado. Ĉi tiuj komponaĵoj aŭ ekestis en Italio aŭ temas pri kelkaj el la malnovaj komponaĵoj menciitaj de Ferrante d’Este.

Julie 1495 Compère ĉeestis la batalon ĉe Fornovo kaj verkis por la festado de la franca venko la kanzonon Vive le noble roy.

Francio 1495–1518[redakti | redakti fonton]

Inter la 30-a de aprilo 1498 kaj la 5-a de majo 1500 Compère estis doyen ĉe la kolegiatpreĝejo Saint-Géry en Cambrai, kie li estris 48 kanonikojn. Plej malfrue ekde 1500 Compère tenis la bakalaŭron de la eklezia kaj civila juroj. Ekde 1500 ĝis 1503 aŭ 1504 li tenis la postenon de preposto de la kolegiatpreĝejo Saint-Pierre en Douain. Tie li evidente ne povis facile agi, ĉar en 1503 la urbestraranoj abolis la imunecon de la monaĥejo kaj batalakiris eniron en la domon de Compère.

Compère rezignis sian postenon favore al Pierre Duwez, iama muzikisto de la burgonja kortegokapelo, kiu posedintis prepostejon en Condé, kiun siaflanke transprenis Josquin Desprez maje 1504.

Siajn lastajn jarojn Compère pasigis ĉe la kolegiatpreĝejo en Saint-Quentin, kie li ekde 1491 estis kanoniko kaj pagintis kotizon por prebendo en la episkopejo de Coutances.

Malgraŭ siaj prebendo Compère restis ligita al la franca kapelo ankaŭ post 1498. Li ekz. komponis la moteton Gaude prole regia por la akcepto de Filipo la Bela la 25-an de novembro 1501 en Parizo. La teksto, preĝo al sankta Katarina de Aleksandrio, priskribas en la laŭdo de la sanktoj la interligiteco de Francio kaj Flandrio. La moteto Sola caret monstris, komponita en 1507, enhavas amaran diatribon kontraŭ papo Julio la 2-a favore al la franca reĝo Ludoviko la 12-a.

Compère mortis la 16-an de aŭgusto 1518 en Saint-Quentin. Li estis grandhonore entombigita en la tiea kolegiatpreĝejo.

La verkaro[redakti | redakti fonton]

Mesoj, Fragmenta missarum[redakti | redakti fonton]

  1. Missa Alles regretz;
  2. Missa De tous bien plaine;
  3. Missa L’homme armé;
  4. Kyrie und Gloria sine nomine;
  5. Credo ‘Mon pére’;
  6. Credo sine nomine.

Motetocikloj[redakti | redakti fonton]

1. Ave Domine Jesu Christe (Missa de D.N.J.C).

(Enhavas: Ave Domine Jesu Christe, in loco Introitus; Ave Domine Jesu Christe, in loco Gloria; Ave Domine Jesu Christe, in loco Credo; Ave Domine Jesu Christe, in loco Offertorii; Salve, salvator mundi, in loco Sanctus; Adoramus te, Christe, in loco Elevationem; Parce, Domine, in loco Agnus; Da pacem, Domine, in loco Deo Gratias).

2. Hodie nobis de virgine (Missa in Nativitate Deus Noster Jesu Christe)

(Enhavas: Hodie nobis de Virgine, in loco Introitus; Beata Dei Genetrix Maria, in loco Gloria; Hodie nobis Christus natus est, in loco Credo; Genuit puerpera Regem, in loco Offertorii; Sanctum –Verbum caro factum est; Memento, salutis auctor, post Elevationem; Quem vidistis, pastores? In loco Agnus ; O admirabile commercium, in loco Deo gratias).

3. Missa Galeazescha (Missa de Beata Maria Virgine)

(Enhavas: Ave virgo gloriosa, in loco Introitus; Ave, salus infirmorum, in loco Gloria; Ave, decus Virginale, in loco Credo; Ave, sponsa verbi summi, in loco Offertorii; O Maria, in loco Sanctus; Adoramus te, Christe, in loco Elevationem; Salve, mater salvatoris, in loco Agnus; Virginis Mariae laudes, in loco Deo Gratias).

Magnifikato-muzikigoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magnificat I toni;
  2. Magnificat IV toni (nur Esurientes);
  3. Magnificat VI toni (I);
  4. Magnificat VI toni (II);
  5. Magnificat VII toni;
  6. Magnificat VIII toni (nur Esurientes).

Motetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ad honorum tuum Christe;
  2. Asperges me Domine;
  3. Ave Maria, gratia plena;
  4. Crux triumphans;
  5. Gaude prole regia /Sancta Catharina (1501);
  6. O admirabile commercium;
  7. Officium de cruce (In nomine Jesu);
  8. O genetrix gloriosa;
  9. Omnium bonorum plena (Kantistopreĝo (antaŭ 1474);
  10. Paranymphus salutat virginem;
  11. Profitentes unitatem;
  12. Propter gravamen;
  13. Quis numerare queat / Da pacem (verŝajne okaze de la paco de Ètaples (3-an de novembro 1492) aŭ de la alianco inter papo Aleksandro la 6-a kaj Karlo la 8-a la 15-an de januaro 1495);
  14. Sile fragor;
  15. Sola caret monstris /Fera pessima (1507);
  16. Virgo caelesti.

Motetkanzonoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le corps /Corpusque meum;
  2. Male bouche /Circumdederunt me;
  3. Plaine d’ennuy /Anima mea;
  4. Tant ay d’ennuy / O vos omnes (=O devotz cueurs /O vos omnes.

Trivoĉaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  1. A qui diraige ma pensée;
  2. Au travail suis;
  3. Beaulté d’ amours;
  4. Bergeronette savoysienne;
  5. Chanter ne puis;
  6. Des trois la plus;
  7. Dictes moy toutes;
  8. Discant adieu a madame (I);
  9. En attendant;
  10. Faisons boutons (Tekso: Jean II);
  11. Guerisses moy;
  12. La saison en est;
  13. Le grant dèsir d’aymer;
  14. Le renvoy;
  15. Mes pensées;
  16. Ne doibt on prendre (Teksto: Jean II. Kiel kontrafakturo kun la teksto Venite amanti de Angelo Poliziano publikita kiel komponaĵo de Constanzo Festa);
  17. Ne vous hastez pas (=Adieu a madame (II).);
  18. Pensant au bien;
  19. Pleut or a Dieu;
  20. Pour estre ou nombre;
  21. Puis que si bien;
  22. Reveille toy franc cueur;
  23. Se j’ay parlé (Teksto: Henry Baude;
  24. Se mieulx ne vient (uzante kanzonon de P. Convert;
  25. Se pis ne vient;
  26. Seray je vostre mieulx amée (ne en la eldono de la kompleta verkaro, de Fallows publikigita kiel komponaĵo de Compères);
  27. Sourdes regrets;
  28. Tant ha bon oeul;
  29. Tout mal me vient;
  30. Va-t-en regret (Tekso: Jean II);
  31. Venes regrets;
  32. Vive le noble roy de France;
  33. Vous me faittes morir d’envie (Tekso: Jean II).

Kvarvoĉaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alons fere nos barbes (eble apokrifa);
  2. De les mon getes (= Voles oir une chanson);
  3. Et dont revenes-vous;
  4. Gentil patron;
  5. J’ay un syon sur la porte;
  6. Je suis amie d’un fourrier;
  7. L’aultre jour me chevauchoye;
  8. Mon pére m’a donné mari;
  9. Nous sommes de l’ordre de St Babouin;
  10. Royne du ciel);
  11. Une plaisante fillette;
  12. Un franc archier;
  13. Vostre bargeronette;

Frottole[redakti | redakti fonton]

  1. Che fa la ramacina;
  2. Scaranella fa la galla.

Verkoj de dubinda aŭtenteco[redakti | redakti fonton]

  1. Ave regina, celorim (anonima, atribuita al Compère);
  2. Cayphas (prefere de Johannes Martini ol de Compère);
  3. Lourdault (prefere de Compère ol de Ninot le Petit);
  4. Mais que ce fust (prefere de Compère ol de Pietrequin Bonnel);
  5. O post partum munda (anonima, atribuita al Compère);
  6. Sanctus – O sapientia (laŭstile tre dubinda);
  7. Se non dormi dona anonima, atribuita al L.C.);
  8. Se (Si) vous voulez que je vous face ( anonima, atribuenda pro stilaj kaŭzoj al Compère);
  9. Vray dieu quel payne (ankaŭ atribuitaj al Gaspar Weerbeke, Johannes Japart, Matthaeus Pipelare).