Lozère

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lozère (48)
Blason48.PNG
Informoj
Regiono : Langvedoko-Rusiljono
Prefektejo : Mende
Subprefektejoj : Florac
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

73 509 loĝantoj
14 loĝantoj/km²
Areo 5 167 km²
Arondismentoj 2
Kantonoj 25
Komunumoj 185
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Jean-Paul Pourquier
Situo en Francio
Lozère-Position.png

Lozère [lozer] (aŭ okcitanlingve Losèra [luzero]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi etendiĝas sur 5 167 km², sed estas tre maldense populata, kun nur 73 509 loĝantoj.

La departemento tute enhavas 185 komunumojn.

Enhavo

[redakti] Geografio

Lozère havas landlimojn kun la departementoj Cantal, Haute-Loire, Ardèche, Gard kaj Aveyron.

Ĝi situas en la suda parto de la Centra Montaro, kaj konsistas plejparte el altebenaĵoj kaj profundaj interkrutejoj kaj valoj.

La ĉefurbo de Lozère estas la malgranda urbo Mende (10 000 loĝantoj).

[redakti] Ekonomio

La loka ekonomia vivo estas maldiversa : agrikulturo ludas la ĉefan rolon (bredado sur la dezertaj ebenaĵoj, ekspluatado de la arbarojn), kaj industrio preskaŭ malĉeestas.

[redakti] Turismo

La "verda turismo" disvolviĝas en tiu departemento : skiado en vintro kaj ekskursado meze de la naturo estas la plej gravaj turismaj aktivecoj en Lozère. Ni menciu la grandajn naturajn parkojn de Cévennes aŭ de Grands Causses, la pitoreskajn vojojn tra la gorĝoj de Tarn, kaj la grotojn kiuj troviĝas ĉie en la departemento.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Prefektejo
Ekstera ligilo  Ĝenerala Konsilio
Ekstera ligilo  Lozère Online
Ekstera ligilo  Lozère Infos
Ekstera ligilo  Turismo en Lozère


[redakti] Vidu ankaŭ jenon


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj