Lozioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lozioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Flago de lozioj
lozioj, Limulunga, Zambio

La lozioj (aliaj nomformoj: LotseRotse) estas etno, kiu vivas plejparte en Zambio kaj malplejparte en Namibio. La lozioj en la 17-a jarcento almigris kiel tribo Aalui el la Demokratia Respubliko Kongo kaj unue vivis je la rivero Kabompo, 300 kilometrojn nordoriente de la hodiaŭa loĝregiono. Tie ankoraŭ hodiaŭ vivas homoj de tiu tribo. Meze de la 19-a jarcento kelkaj el ili migris de la Kabompo al la Zambezi, kie ili ekde 1864 sukcesis subigi la kololojn kaj fondi propran reĝlandon. Ne estas klare, ĉu ili mem partatempe estis subigitaj de la kololoj. Ilia ŝtata organizo evoluis nur post 1864. Ĝi konsistas el tri ordoj: la membroj de la reĝa korto, kiuj respondecis por la observo de la ritoj kaj la akcepto de la tributoj de subigitaj triboj; la regionaj tribestroj, kiuj funkciis kiel juĝistoj kaj tributoficistoj surloke, kaj la oficiroj, kiuj en la subigitaj lokoj konservis la ordon. Daŭraj konfliktoj okazis nur kun la homoj je la rivero Kafue.

En la antaŭa Sudokcidentafriko, la nuna Namibio la tiama apartisma registaro de Sudafriko instalis en 1974 aŭtonoman bantuujon por la lozioj. Ili unue nomis ĝin Orientkaprivio poste alinomis ĝin Lozilando (Lozi). Je la sendependiĝo de Namibio ĝi malfondiĝis.

La lozioj plejparte estas kristanoj, sed ankaŭ praktikas animisman naturreligion, kiu konas ĉiopovan Dion. El tiu ideo evoluis ilia reĝosistemo.

La ĉefaj okupoj estas akvumas agrikulturo (maizo, sorgo, manioc) kaj brutobredado. Evoluigita laŭsezona laboro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caplan, Gerald L.: The Elites of Barotseland 1878-1969: A Political History of Zambia's Western Province. C. Hurst & Co., London, 1970
  • Jalla, A. D: Litaba za Sicaba sa Malozi: History, Traditions and Legends of Barotseland. Produced for the use of the Colonial Office, African No. 1179, Second Edition, 1921.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]