Luçon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luçon (stacidomo).
Luçon
La katedralo de Luçon
La katedralo de Luçon
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendée
Arondismento Fontenay-le-Comte
Kantono Luçon
Komunumaro Communauté de communes du Pays né de la mer
Urbestro Pierre-Guy Perrier (2008–2014)
Insee-kodo 85128
Poŝtkodo 85400
Demografio
Loĝantaro 9 784 (2009)
Loĝdenso 310,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 27′ N, 1° 10′ U (mapo)46.45472-1.16583Koordinatoj: 46° 27′ N, 1° 10′ U (mapo)
Alteco 1 ĝis 40 m
Areo 31,52 km2
Situo
Luçon (Francio)
Luçon (Francio)
DEC
Map
vdr

Luçon [lysɔ̃] estas franca komunumo en la departemento Vendée, en la regiono Luarlandoj. Ĝi havis 9 784 loĝantojn en la jaro 2009[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Luçon

Luçon troviĝas en la sudo de la departemento Vendée, 30 km sudoriente de La Roche-sur-Yon kaj 33 km norde de La Rochelle. La plej proksima bordo estas ĉe la golfo de Aiguillon (Atlantiko) 16 km sude. La najbaraj komunumoj estas Corpe norde, Sainte-Gemme-la-Plaine oriente, Moreilles kaj Champagné-les-Marais sudoriente, Triaize sudokcidente kaj Les Magnils-Reigniers okcidente.

Luçon havas stacidomon en regiona linio (TER), de kie iras trajnoj al La Rochelle kaj Nantes.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2009 - 85128-Luçon (france). Alirita la 8-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]