Luís Filipe Marques Amado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luís Filipe Marques Amado
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1953 (1953-09-17) (70-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Universitato Teknika de Lisbono
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Luís Filipe Marques AMADO (naskiĝis la 17-an de septembro 1953) estas portugala politikisto kaj ekde la 3-a de julio 2006 estas ministro pri eksteraj rilatoj en la de la socialista partio de Portugalio (Partido Socialista) gvidita registaro de la ĉefministro José Sócrates. Kadre de tiu funkcio, li dum la dua duono de 2007 estis prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Komunumo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sukcese finita studo de ekonomiko en la Teknika Universitato de Lisbono, Luís Amado ekhavis konsilistan postenon en la Nacia Portugala Instituto pri Defendo kaj honoran profesorecon en la Universitato de Georgetown en Usono. Luís Amado estas edziĝinta kaj havas du filojn.

Oficoj kaj plenumitaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

  • deputito de la regiona asembleo de Madejro
  • vica ŝtata sekretario en la ministerio pri internaj aferoj de oktobro 1995 ĝis novembro 1997
  • ŝtata sekretario en la ministerio pri eksteraj rilatoj kaj kunlaboro de novembro 1997 ĝis aprilo 2002
  • ministro pri defendo de marto 2005 ĝis julio 2006

Aktualaj oficoj[redakti | redakti fonton]

  • deputito de la portugala parlamento Assembleia da República (la deputiteco "ripozas" dum li estas ministro)
  • ministro pri eksteraj rilatoj ekde la 3-a de julio 2006
  • sekretario por internaciaj rilatoj de la socialisma partio de Portugalio