Luarlandoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pays-de-la-Loire flag.svg

Luarlandoj (franclingve Pays de la Loire [pei' de la lŭar']) estas administra regiono en nord-okcidenta Francio ĉe la Atlantika Oceano.

La regiono konsistas el 5 departementoj: Loire-Atlantique, Mayenne, Maine-et-Loire, Sarthe kaj Vendée. La ĉefurbo estas Nanto. Aliaj gravaj urboj estas Angers, Le Mans, La Roche-sur-Yon, Laval, Cholet, Saumur, Saint-Nazaire kaj Les Sables-d'Olonne. Sur 32 126 kvadrataj kilometroj loĝas 3 222 061 homoj (1999). ISO-kodo de la regiono estas FR-R.

Tiu administra regiono entenas diversajn partojn tre heterogenajn, kaj historie kaj geologie. La departemento Atlantika Luaro estas historie pli ligita al la najbara regiono Bretonio. Sarto pro sia proksimeco al Parizo estas forte sub ĝia altiro kaj influo. Vendeo havas delonge fortan individuan identecon kaj same por la departemento Majno kaj Luaro kiu plejparte konsistas el la historia Anĵuo, regiono ĉirkaŭ Anĝevo.



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  retejo de la regiona konsilio de la Luarlandoj
Ekstera ligilo  turisma retejo (en la franca, angla, germana, nederlanda, hispana, ĉina kaj japana)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj