Lubbock

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lubbock estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto same nomata Lubbock. La moknomo de Lubbock estas la "Hub City". La urbego estas hejmo de 2 universitatoj.

Situo de Lubbock en Teksaso kaj en la distrikto
Flago de Lubbock

Bazaj informoj

Geografio

Fora panoramo de Lubbock
Interna urboparto de Lubbock

Lubbock situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.

Historio

La distrikto de Lubbock estis fondita en 1876, nomita post Thomas Saltus Lubbock, iama specialpolicano. En 1884 la poŝto ekfunkciis. La urbo mem ne estis fondita ĝis 1890, ĉar pli frue 2 setlejoj "Old Lubbock" kaj "Monterey" etendiĝis. Laŭ alia informo la urbo kaj la universitato prenis la nomon de Francis Lubbock, kiu estis ŝtatestro de Teksaso. En 1951 la loĝantoj ekvidis V-forman misteran lumfenomenon. En 1970 granda ŝtormo trafis la urbegon, dudek ses homoj mortis.

Ekonomio

Ĉirkaŭaĵo de Lubbock estas la plej granda kotonokultivejo en la mondo. La kampoj estas akvumitaj. En la urbo multe da homoj laboras en la edukado. Gravas ankaŭ la butikumado.

Trafiko

Lubbock havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Amarillo, ĉefvojoj kuras al Dallas, Odessa (Teksaso), Wichita Falls, Clovis, fervojaj linioj kuras al Houston, Clovis, Amarillo. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Baptista preĝejo de Lubbock
Universitato en Lubbock
Interna urboparto de Lubbock

Lubbock havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kaj februaro kun rekordo - 27 °C. Jare pluvas po 475 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio, plej malofte januare.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Lubbock nordokcidente