Lublin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lublino (distrikto de Moskvo).
Lublin

Flago

Blazono

Flago Blazono
Fotomontaĵo
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Lublin (Pollando)
Lublin (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Lublina
Provinco Lublina Provinco
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo Proksimume 640000
Urborajtoj 1317
Koordinatoj 51° 14′ N, 22° 34′ O (mapo)51.23333333333322.566666666667Koordinatoj: 51° 14′ N, 22° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 162 ... 233 m
Areo 147,45 km²
Loĝantaro 354967 (en 2006)
Loĝdenso 2 407 loĝ./km²
Poŝtkodo 20-001 ĝis 20-999
Telefona antaŭkodo + (48) 81
Aŭtokodo LU
Estro Krzysztof Żuk
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Plac Łokietka 1
Retpoŝto de estraro prezydent@um.lublin.pl
Poŝtkodo de estraro 20-109
Telefono de estraro (+48) 81 44-35-119
Fakso de estraro (+48) 81 44-35-735
Ĝemelaj urboj (Hispanio) Alcalá de Henares
(Hungario) Debrecen
(Germanio) Delmenhorst
(Pensilvanio, Usono) Erie
(Anglio) Lancaster
(Ukrainio) Lvovo
(Ukrainio) Lucko
(Ukrainio) Lugansk
(Germanio) Münster
(Francio) Nancio
(Danio) Nyköbing-Falster
(Bulgario) Pernik
(Litovio) Panevėžys
(Israelo) Riŝon-Le-Ciono
(Ukrainio) Starobilsk
(Nederlando) Tilburg
(Portugalio) Viseu
(Kanado) Windsor
Komunuma retejo http://www.um.lublin.pl
vdr

Lublin, esperante ankaŭ Lublino[1] (latine Lublinum, jide לובלין) - urbo en orienta Pollando, ĉefurbo de Lublina Provinco. Laŭ la loĝantaro ĝi estas la plej granda pola urbo oriente de Vistulo kaj la 9-a en Pollando.

Libera reĝa urbo en la Krono de la Regno de Pollando, urbo de la Lublina unio el 1569, de kiu komenciĝis Respubliko de Ambaŭ Nacioj. En 1578 elektita kiel sidejo de Apelacia Juĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj de setlado datiĝas en la 6-an jarcenton. En la 10-a estis konstruita preĝejo, verŝajne laŭ fondaĵo de Mjeŝko la 1-a sur monteto, kie estis antaŭa pagana sanktejo. De la sama jarcento devenis ligna defenda konstruaĵo sur alia monteto, kiel posta fortikaĵo el la 12-a jarcento kontraŭ atakoj el oriento. La unua mencio el 1198, tamen sen difinita nomo, kiu aperis en 1228 en la nuntempa formo. Ĉirkaŭ 1257 urbiĝis, sed la dokumento ne konserviĝis. La 15-an de aŭgusto 1317 pola reĝo Władysław Łokietek donis al Lublin urborajton laŭ Magdeburga juro - la mezepoka dokumento eldonita en la latina lingvo en gotika minusklo en Krakova kancelario.

En 1341 Kazimiro la Granda en batalo de Lublin venkis tatarojn, unu jaron poste ebligis al la urbo murzonigon. La 2-n de februaro 1386 Ladislao la 2-a Jogajlo elektiĝis reĝo de Pollando. En 1420 episkopo Andrzej el Kievo kunportis al Lublin relikvon de Sankta Kruco por preĝejo de dominikanoj. En 1474 Kazimiro la 4-a igis Lublin ĉefurbo de vojevodio.

De la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj en la urbo kunvenis juĝantaro de nobeloj kaj ĝis la 16-a jarcento Lublin floris danke al komerca itinero de la Nigra Maro en okcidenten. En 1569 oni kontraktis en Lublin union inter Pollando kaj Litovio. Tiuepoke en la urbo okazis la plej grandaj kaj gravaj foiroj de la lando. La 19-an de julio 1569 prusa reĝo Albrecht Fryderyk Hohenzollern omaĝis al Sigismondo la 2-a, kion priskribis ĉeestanta poeto Jan Kochanowski. En 1588 episkopo de Lucko Bernard Maciejowski fondis ĉi tie kolegion de jezuitoj.

Meze de la 17-a jarcento la urbo estis detruata pro pluraj militoj, kiel invadoj de kozakoj, sveda diluvo kaj epidemio (5 mil viktimoj de pesto en 1630). En la 16- kaj 17-a jarcentoj estis ĉefa centro de reformacio en Pollando. Ankaŭ ĝi havis riĉan judan kulturon (inter la mondmilitoj ĉ. 40 % de la loĝantaro estis judoj).

En 1815 Lublin iĝis parto de Kongresa Pollando, kiu estis fakte dependa de Rusio.

Dum la Unua mondmilito germanaj kaj aŭstriaj trupoj en 1915 okupis la urbon finante la rusan regadon. La 2-an de novembro 1916 (1-a ĝis 2-a de novembro) estis fondita la Asocio de Pola Skoltismo. Post la milito la pola registaro de Ignacy Daszyński iom da tempo rezidis en la urbo.

Dum la dua mondmilito germanoj instalis dekomence geton kaj poste Majdanek-koncentrejon. Intelektulkampanjo de Lublin (germane: Sonderaktion Lublin) estis reprezalia kampanjo kontraŭ elitoj de Lublin, farita de germanaj okupantoj novembre 1939. La 27-a de oktobro 1942 germana urba juĝejo mortkondamnis 5 junajn polojn pro forkuro de Konstrua Servo. En 1944 sovetiaj trupoj forpelis la germanojn kaj altrudis en Lublin novan polan registaron, la komunistan "Polan Komitaton de Nacia Liberigo" (Polski Komitet Wyzwolenia Narodowego, PKWN). Post la "liberigo" de Varsovio la registaro transiris tien.

En julio 1980 Lublin estis ĝermejo de la laborista movado, kiu kondukis al la fondo de sindikato Solidareco. Okazis dusemajna striko, kiun la komunisma registaro finis per ekonomiaj koncedoj; sed jam en aŭgusto sekvis strikoj en Gdansk. Strikoj de Lublin estis la unuaj strikoj en Lublin kaj Świdnik komencigantaj la eraon de Solidareco.

Urbomapo

Situo[redakti | redakti fonton]

Lublin situas en orienta Pollando ĉe rivero Bystrzyca.

La historia centro posedas kastelon el la 12-a jarcento kaj urbodomon el la 14-a jarcento kaj multajn aliajn historiajn konstruaĵojn. La eniron al la historia centro regas la Kastela kaj la Krakova Pordegoj.

En la kvartalo Majdanek, sud-oriente de la centro, oni instalis en la ejo de la eksa nazia koncentrejo memorigan ŝtatan muzeon (Państwowe Muzeum na Majdanku). Ĝi situas ĉe strato Droga Męczenników Majdanka 67 ("Vojo de la martiroj de Majdanek").

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Superaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas kvar ŝtataj superaj lernejoj:

Ekzistas ankaŭ kelkaj privataj superaj lernejoj, inter kiuj la plej grava estas Katolika Universitato de Lublino.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Kronologia listo (1988-2014)

Konindaj personoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Antaŭmilite en la urbo aktivis pioniroj de Esperanto Jan Mędrkiewicz kaj Czesław Pruski.

La 24-an de oktobro 1974 fondiĝis laŭ iniciato de pastro Henryk Paruzel kaj efektivigo de pastro d-ro Czesław Biedulski Esperanto-Biblioteko ĉe Universitata Librejo de Katolika Universitato en Lublin.

En la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20- jarcento aktivis interaltlerneja Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo, gvidata de Waldemar Dudek (nun kuracisto kaj jungisto), Tomasz Chmielik, tradukisto kaj eldonisto de esperantlingvaj literaturaĵoj, Krzysztof Śliwiński (vikipediisto, estinta arkivisto de Pola Esperanto-Asocio kaj dokumentisto en la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko) kaj Maciej Stanisław Zięba (lekciisto de hinda filozofio kaj ĉina filozofioj kaj ŝtata oficisto).

Ĉe la Politekniko de Lublin okazis Esperanto-kursoj aranĝataj de profesoro Witold Stępniewski kaj pli frue ĉe Katolika Universitato - de pastroj Czesław Biedulski kaj Jerzy Korytkowski.

En 2004 en Lublin okazis la studad-sesio "BUS 5" de AIS, dum kiu polaj kaj alilandaj studentoj ekzameniĝis pere de Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://wp.lublino.pl/ Lublino - Klub Esperanta w Lublinie | Esperanto en Pollando

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]