Lublina unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Lublina Unio - la pentraĵo de Jan Matejko
Respubliko de Ambaŭ Nacioj post 1569

Lublina Unio - unuiĝo de Krono de la Regno de Pollando kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.

Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.

Konsekvencoj de la unio[redakti | redakti fonton]

La refektorio en la klostro de dominikanoj en Lublino, laŭ tradicio loko kie oni subskribis la dokumenton pri Lublina unio en la jaro 1569 roku
La dokumento pri la Lublina unio, la 1a de julio 1569
La teritorio de la Pola-Litova Unio tio estas Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Respubliko de Ambaŭ Nacioj
    • - plifortigo de magnataro havanta grandajn bienojn, celanta redukti reĝan kaj nobelaran potencon
    • - evoluo de Varsovio kie kunvenis sejmo, estis elektataj reĝoj kaj kie depost la 16-a jarcento rezidis reĝo kun siaj oficistoj
    • - al Pola Regno estis aligita ukraina lando
    • - litva kaj rutena nobelaro rapide iĝis pollingvaj - pola lingvo post iama tempo fariĝis lingvo de elito
    • - Pollando engaĝiĝis al orientaj aferoj: militoj kontraŭ Moskvio, Turkio kaj Tataroj
    • - kreskis respekto al la lando kiu ligis Orienton kaj Okcidenton
    • - nobelaro iĝis "politika nacio"

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Teksto de la Unio
    • G. Błaszczyk, Litwa na przełomie średniowiecza i nowożytności, (Litovio lime de mezepoko kaj moderneco), Poznań 2002
    • E. Dubas-Urwanowicz, Stosunek Korony do unii z Litwą w latach 1562-1574 (Rilatoj de Krono al la unio kun Litovio en la jaroj 1562-1574), „Studia Podlaskie”, vol. 5, jarlibro 1995
    • Oskar Halecki Dzieje unii jagiellońskiej (Historio de Jagelona Unio), vol. 2, Kraków 1920
    • Oskar Halecki Przyłączenie Podlasia, Wołynia i Kijowszczyzny do Korony (Aligo de Podlaĥio, Volinio kaj Kievio al Krono), Kraków 1915
    • A. Witusik (redaktoro), Unia Lubelska 1569 roku w dziejach Polski i Europy (Lublina Unio 1569 en historio de Pollando kaj Eŭropo), Lublin 2004.

    Memorigo[redakti | redakti fonton]

    • En 2015 Sejmo de la 7-a kadenco voĉdonis pri elekto de la 1-a de julio Tago de la Pola Sejmo
    • Same per voĉdono de la Sejmo de Pola Respubliko el la 20-a de julio 2018, kiel ankaŭ voĉdono de Senato el la 20-a de decembro 2018, la jaro 2019 esis starigita Jaro de Lublina Unio.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]