Lubomír Středa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubomír Středa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1932 (1932-06-28)
Morto 4-an de junio 2012 (2012-06-04) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistogeografo
vdr

Lubomír Středa (naskiĝis la 28-an de junio 1932, mortis la 4-an de junio 2012) estis ĉeĥa diplomita geografo, normigisto kaj terminaristo pri peltmaterialoj kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Středa ellernis peltistikon kaj laboris en peltindustrio. Li frekventis Ŝtatan kurson por preparo de laboristoj al altlerneja studado kaj post abiturienta ekzameno en 1953 li studis geografion kaj natur­historion en Geologia-geografia fakultato de Karola Universistato en Prago. Ses jarojn li estis instruisto, du jarojn muzea kustodo kaj poste revenis al la pelt­industrio.

Ekde 1973 ĝis sia emeritiĝo en 1992 li estis ĉefo de faka normiga centro en Kara Trutnov. Tie jam en 1979 kaj 1981 li sukcesis enigi en la terminarajn ministeriajn normojn pri peltmaŝinoj kaj pelt-operacioj ankaŭ esperantajn termi­nojn apud la lingvoj ĉeĥa, slovaka, rusa, angla, germana, franca kaj hispana.

Terminaron de feloj li ne plu sukcesis eldoni dum la socialismo, sed en 1998 ĝin aperigis KAVA-PECH en luksa eldono, kiu aperis ankaŭ en ĉeĥaj libro­vendejoj.

Středa prilaboris pro­ponon de mamulnomenklaturo en Es­pe­ranto kaj donacis ĝin al Vikipedio, kun Josef Hron kaj Miroslav Malovec li en­metis en la interretan biologian librejon BioLib (www.biolib.cz) centojn da bes­to­terminoj.

En la lastaj jaroj li preskaŭ regule send­adis siajn artikolojn al la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio "Starto".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Názvosloví kožešnických strojů, zařízení a nářadí (Terminaro de peltindustriaj maŝinoj, ekipaĵoj kaj ilaro, ministeria normo ON 79 8001, Praha 1979, lingvoj: ĉeĥa, slovaka, rusa, angla, germana, franca, hispana, Esperanto)
  • Názvosloví operací v kožešnické výrobě (Terminaro de peltindustriaj operacioj, ministeria normo ON 79 7103, Praha 1981, lingvoj: ĉeĥa, slovaka, rusa, angla, germana, franca, hispana, Esperanto)
  • Terminaro de feloj - Názvosloví kůží (KAVA-PECH, 1998)

En komputila formo estas preparitaj liaj terminaroj:

  • Propono de mamul-nomenklaturo en Esperanto, klasifika sistemo de mamuloj. Krom ordoj, familioj, kaj genroj, Středa nomas ankaŭ multajn speciojn kaj subspeciojn de mamuloj en tiu ĉi propono. El la antaŭparolo de la verko: "En mia propono mi strebis maksimume eluzi jam ekzistantajn nomojn, ĝis kiom mi scias ilin. Taksonomia sistemo en la propono estas konforma al por mi haveblaj fontoj. Ne estas mia tasko prijuĝi ĝian ĝustecon. Cetere ĝi senĉese evolu[iĝ]as kaj ŝanĝiĝas. La propono estas nekompleta, ĉar estas nekompletaj miaj fontoj. Mi esperas, ke aperos bravuloj, kiuj kuraĝos mian fuŝaĵon pliperfektigi."
  • Terminaro de difektoj sur feloj kaj peltoj
  • Zoogeografiaj regnoj

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Kiel komenci? (Mondano 3/1967)
  • Ĥaosa geografio (Starto 1/2010)
  • Efemera geografio (Starto 2/2010)
  • Ŝtelitaj montoj (Starto 3/2010)
  • Elstarigo kaj falo de NBN (Starto 2/2011)
  • Ĉu eŭropa mono? (Starto 2/2011)
  • Malaperanta lago (Starto 3/2011)
  • Ĉu la homoj savos Aralon? (Starto 4/2011)
  • Genetike modifitaj nutraĵoj (Starto 1/2012)
  • Regantoj de la Tero (Starto 2/2012)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Terminaro de feloj (KAVA-PECH, 1998, medaliono sur la koverto)
  • Starto, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.