Lubumbashi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

LubumbaŝoLubumbashi estas milionurbo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo en la mineralriĉa plej suda provinco Supra Katanga de la Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), en la tiel nomata kupro-zono, kun kupraj kaj uraniaj ercoj. Dum dominado de belgoj la oficialaj loknomoj estis Élisabethville kaj Elisabethstad.

Blazono de Lubumbashi
Situo de Lubumbaŝo en Kongo D.R.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Interna urbo de Lubumbashi
Preĝejo en Lubumbashi
Banko en Lubumbashi

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lubumbashi troviĝas en suda parto de la lando proksime de Zambio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Belgoj fondis Élisabethville-on en 1910. La urbo prosperis pro la riĉa kuprominado. En 1941 strikookazis. En 1955 universitato fondiĝis. Élisabethville funkciis, kiel ĉefurbo de la tiam memproklamita sendependa ŝtato Katango dum la sanga interna milito inter 1960-1963. En 1997 la urbo denova travivis pli novan internan militon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Lubumbashi estas grava komerca kaj industria centro. Oni okupiĝas pri teksaĵoj, nutraĵoj, sed la plej grava estas la peza industrio (minado kaj fandado).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lubumbashi situas ĉe kruciĝo de trajnoj. La urbo havas ankaŭ internacian flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Lubumbashi la averaĝa temperaturo varias inter 18 kaj 25 °C. La varmo kulminas en septembro, malkulminas en junio. Jare pluvas po 1240 mm. Inter majo-septembro neniam aŭ apenaŭ pluvas. La pluvo kulminas inter decembro-februaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]