Luca Giordano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto

Luca GIORDANO (n. la 18-an de oktobro 1634 - m. la 12-an de januaro 1705) estis itala pentristo de la malfrua baroka periodo kaj napola skolo.

Ĉirkaŭ la jaro 1687, Karlo la 2-a de Hispanio invitis lin al Madrido, kie li restis dum dek jaroj. En Hispanio, li plenumis verkojn por la reĝa palaco kaj por la palaco El Escorial. Li onidire estis precipe rapida artisto.