Lucena del Puerto
Lucena del Puerto | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Andaluzio | ||
Provinco | Onubo | ||
Poŝtkodo | 21820 | ||
Retpaĝaro | www.lucenadelpuerto.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Mora (IPLUC) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2,659 (2010) | ||
Loĝdenso | 38,54 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 18′ N, 6° 44′ U (mapo)37.3040129-6.7291066Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 37° 18′ N, 6° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 101 m [+] | ||
Areo | 69 km² (6 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lucena del Puerto [+] | |||
Lucena del Puerto estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Parto de la munipa teritorio estas en la Natura Parko de Doñana.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Luceneros. La censita populacio en 2010 estis de 2.659 loĝantoj kaj la denseco estas de 38,54 loĝ/km².
Situo
Lucena del Puerto estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 101 m; je 24 km el Onubo, provinca ĉefurbo, je 75 km el Sevilo, regiona ĉefurbo, je 7 km de la plej proksima vilaĝo, Bonares, kaj je 12 km el plej proksima urbeto, nome Moguer. La areo de ties teritorio estas de 69 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°18′N 6°43′Ok.
Nordokcidente: Trigueros kaj Rivero Tinto | Norde: Niebla kaj Rivero Tinto | Nordoriente: Bonares kaj Niebla |
Okcidente: Moguer | Oriente: Bonares | |
Sudokcidentte: Moguer | Sude: Atlantiko | Sudoriente: Almonte |
Demografio
En 1826 Lucena havis 834 loĝantojn, kaj kvankam ties populacio ne multe pliiĝis, procente ĝis la komencoj de la 21a jarcento, la loĝantaro kreskis ĉirkaŭ 300 %. Ĉiukaze la ĉefa kresko plej grava okazis dum la 19a jarcento kaj el la 1970-aj jaroj, kiam Lucena spertis ankaŭ ekonomian kreskon pro la komenco de la kultivado de frago. Menciindas, ke dum la epoko de rikolto de la frego la populacio povas eĉ triobliĝi, ĉefe pro alveno de eksterlandanoj por labori en la kamparo.
Ekonomio
Agrikulturo (frago) kaj brutobredado.
Historio
Monumentoj
.
- Monahejo de Nuestra Señora de la Luz (15a jarcento).
- Preĝejo de San Vicente Mártir, gotiko mudeĥaro (16a jarcento) kaj elementoj de la baroko (18a jarcento).
- Kastelo de la Arbaro.
- Azuleĥo de la Triunuo, sur domo ĉe preĝejo.
- Restaĵoj de la Turo de la Oro, vigla konstruaĵo ĉemara.
- Du kapeloj.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Lucena del Puerto - Sistemo de Informaro Multiteritoria de Andaluzio
|