Lucie, postrach ulice
Lucie, postrach ulice (esperante Lucie, hororo de la strato) estas porinfana ĉeĥoslovaka televidserio el la jaro 1980; tiam oni ĝin spektigis en okcidenta Germanio. En Ĉeĥoslovakio ĝi unuan fojon estis videbla 1984, kiel filmo.
La serio filmiĝis en Munkeno kaj bone sukcesis, speciale en Germanio ĝi estas ege ŝatata.
Ĝi konsistas el ses partoj, kiujn scenaris Jindřich Polák kaj Ota Hofman. La agojn de la aktoroj kompletigas du animaciaj kneditaj skulptaĵoj el modlopasto, nomataj "Frederiko kaj Frederiko".
Rakonto kaj personoj [redakti]
Lerneja komencantino Luci Kraŭze (rolo Luzie KRAUSE; aktorino: Žaneta FUCHSOVÁ, posta nomo Žaneta TOMÁŠKOVÁ) havas la lastajn tagojn ĝis komenco de lernejado kaj sentas enuon. Ŝi deziras aniĝi en la kliko de Osvald Riĥter(rolo Oswald Richter, aktoro: Michael Hofbauer), sed tio nur realigeblas per elteno de diversaj kuraĝo-testoj. Unu el tiuj testoj estas ŝteli ion en grandmagazeno. Ŝi ŝtelas pakaĵon da knedaĵo. Tiu knedaĵo estas magia, estas du vivantaj kneditaj skulptaĵoj, Frederiko kaj Frederiko (»Friedrich & Friedrich«, laŭ la nomo de la fabriko): unu granda kaj oranĝkolora, la alia malgranda kaj verda. Ili kapablas ŝanĝi sian formon, imiti baldaŭ tion baldaŭ ion alian, sed kion ili plej bone kapablas estas krei kaoson.
Retpaĝoj [redakti]
- pri »Luci, hororo de la strato« en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri »Luci, hororo de la strato« ĉe TSFSI (germanlingve)
