Lucian Blaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lucian BLAGA ([luĉjAn blAga], naskita la 9-an de majo 1895 en Lancrăm ĉe Sebeș, mortinta la 6-an de majo 1961 en Cluj-Napoca) estis rumana filozofo, ĵurnalisto, poeto, tradukisto, sciencisto kaj diplomato. En 1936 li iĝis membro de la Rumana Akademio.

Lucian Blaga sur la rumana bileto de 200 RON

Infana tempo[redakti | redakti fonton]

Blaga estis unu el naŭ infanoj de pastra familio kaj pasigis sian infanaĝon en Lancrăm. Laŭ liaj propraj vortoj ĝi estis "sub la signo de nerealeca manko de vortoj"; la estonta poeto – dironta pri si mem, ke "Lucian Blaga e mut ca o lebădă" (Lucian Blaga estas muta kiel cigno) – ĝis sia kvara jaro ne kapablis paroli.

Siajn unuajn lernejajn jarojn (1902–1906) li pasigis en la germana elementa lernejo en Sebeș, poste li frekventis la liceon "Andrei Șaguna" en Brașov (1906–1914), kie instruis lia parenco Iosif Blaga, aŭtoro de la unua rumana teksto pri la teorio de la dramo. Ekde tiu tempo li okupiĝis pri la verkaro de Friedrich Schiller.

Post la morto de lia patro la familio translokiĝis al Sebeș.

Unua publikigo[redakti | redakti fonton]

En 1910 aperis lia poemo Pe țărm ("Ĉe la bordo") en la ĵurnalo Tribuna (La tribuno) en Arad. En 1914 la revuo Românul (La rumano) publikigis lian eseon Reflecții asupra intuiției lui Bergson (Pensoj pri la intuicio ĉe Bergson).

En 1911 Blaga vojaĝis al Italio kaj okupiĝis pri la serĉado pri filozofiaj verkoj en bibliotekoj kaj pri vizitado de arkeologiaj trovejoj.

Studado[redakti | redakti fonton]

Inter 1914 kaj 1916 Blaga studis ĉe la teologiaj fakultatoj de Sibio kaj Oradea. Printempe de 1916 li vizitis Vienon kaj renkontis ekspresionismon. En 1917 li meritis la titolon licenciato kaj poste plu studis ĉe la universitato de Vieno pri filozofio kaj biologio. Tie li doktoriĝis en la fako filozofio 1920. En Vieno li konatiĝis kun sia estonta edzino Cornelia Brediceanu.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lia unua dramo Zamolxe aperis en 1920 en la gazeto Voința (La volo); la Rumana Akademio pro ĝi atribuis al li la premion Adamachi en 1921. Ankaŭ la universitato de Cluj en 1922 premiis la dramon. Tiujare aperis ankaŭ liaj unuaj germanlingvaj poem-tradukoj en la revuo Die Brücke (La ponto). En 1924 kaj 1925 li vivis en Lugoj kaj estis redaktisto de la revuoj Voința kaj Patria (La patrujo), estrarano de la revuo Cultura (La kulturo) kaj konstanta kunlaboranto de la revuoj Gândirea (La pensado), Adevărul literar și artistic (La literatura kaj arta vero) kaj Cuvântul (La vorto).

En 1937 li iĝis membro de la Rumana Akademio; sian debutprelegon li faris pri la temo "Laŭdado de la rumana vilaĝo" (Elogiul satului românesc). En 1939 li iĝis profesoro pri kultura filozofio ĉe la universitato de Cluj.

Post la Dua Viena Arbitracio (kiu donis nordan Transilvanion al Hungario) li akompanis la universitaton de Cluj al ĝia ekzilo en Sibio (1940–1946). En 1946 li iĝis docento (conferențiar) de la literatura kaj filozofia fakultato (ĝis 1948) kaj havis grandan influon al la sibia literatura rondo (Cercul literar de la Sibiu) kaj al Ion Desideriu Sârbu. En 1943 li redaktis la revuon Saeculum, kiu aperis dum unu jaro. Li aktivis kiel profesoro ĝis 1948; tiam li perdis sian katedron kaj estis eksigita. Ĝis 1960 estis al li malpermesite publikigi proprajn tekstojn; nur tradukojn li rajtis publikigi.

En 1956 li estis nomumita kandidato pri la Nobelpremio pri Literaturo, sed la rumana registaro protestis kontraŭ la nomumado.

Je la 6-a de majo 1961 Blaga mortis en Cluj. Tri tagojn poste, je sia 66-a naskiĝtaga datreveno, li estis entombigita en Lancrăm.

Diplomatia aktivado[redakti | redakti fonton]

En 1926 Blaga eniris la diplomatian servon kaj estis kultura ataŝeo en la rumanaj ambasadoj en Varsovio, Prago, Lisbono, Berno kaj Vieno. Inter 1936 kaj 1939 li estis vicsekretario pri eksteraj aferoj kaj de 1938 al 1939 ambasadisto plenpotenca en Portugalio.

La barko de Ĥarono[redakti | redakti fonton]

Post la eksigo el sia katedro en 1948 Blaga laboris en la Cluj-a filio de la histori-scienca instituto de la akademio. De 1949 al 1951 li estis esploristo ĉe la instituto pri historio kaj filozofio, poste ĉefa bibliotekisto (1951–1954) kaj adjunkta direktoro (1954–1959) de la Cluj-a filio de la akademia biblioteko. Ne povante publikigi proprajn tekstojn li koncentriĝis pri tradukoj. Tiutempe li finis sian tradukon de Faust de Johann Wolfgang von Goethe. En 1958 aperis la unua volumo de lia traduko de la verkoj de Gotthold Ephraim Lessing. Li tradukis kaj klasikajn kaj modernajn germanlingvajn verkojn.

Lia poemoj tiam ekestintaj povis aperi nur post lia morto.

En tiu tempo ekestis ankaŭ lia aŭtobiografieca romano Luntrea lui Charon (La barko de Ĥarono).

Literaturaj premio kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • La Rumana Akademio en 1935 atribuis al li la Grandan Premion C. Hamangiu pro "lia drama kaj lirika verko". Ekde 1936 li estis aktiva membro de la akademio.
  • En 1949 la Rumana Akademio taskis al li la redaktadon de du ĉapitroj de la historio de la rumana filozofio.
  • En 1956 li estis proponita por la Nobelpremio pri Literaturo de Bazil Munteanu kaj Rosa del Conte, sed la komunisma partio de Rumanio sendis al Svedio delegacion por malhelpi la atribuadon de la premio.
  • Universitato Lucian Blaga Sibiu en Sibio portas lian nomon.
  • De 2006 lia bildo estas sur la monbiletoj de 200 lei.

Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • 1919Poemele luminii,
  • 1921Pașii profetului,
  • 1924În marea trecere,
  • 1929Lauda somnului,
  • 1933La cumpăna apelor,
  • 1938La curțile dorului,
  • 1943Nebănuitele trepte,

Postmorte publikigitaj poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Vârsta de fier 1940–1944
  • Cântecul focului
  • Corăbii cu cenușă
  • Ce aude unicornul

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • 1921 – Zamolxe
  • 1923 – Tulburarea apelor
  • 1925 – Daria
  • 1925 – Ivanca
  • 1925 – Învierea, pantomimo en kvar aktoj, kaj Fapta
  • 1927 – Meșterul Manole
  • 1930 – Cruciada copiilor
  • 1934 – Avram Iancu
  • 1944 – Arca lui Noe
  • 1964 – Anton Pann (postmorte)

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Lia filozofia verkaro partiĝas en tri trilogioj:

  • 1943Trilogia cunoașterii (Trilogio de la kono) en tri volumoj: Eonul dogmatic, Cunoașterea luciferică, Cenzura transcendentă.
  • 1944Trilogia culturii (Trilogio de la kulturo) en tri volumoj: Orizont și stil, Spațiul mioritic, Geneza metaforei și sensul culturii
  • 1946Trilogia valorilor (Trilogio de la valoroj), Știință și creație, Gândire magică și religie, Artă și valoare.
  • Kvara verko, Trilogia gnoseologică, restis en la stadio de plano.

Aforismoj[redakti | redakti fonton]

La aforismoj de Lucian Blaga aperis en la jenaj volumoj:

  • 1919 – Pietre pentru templul meu (Ŝtonoj por mia templo)
  • 1926 – Ferestre colorate (Koloraj fenestroj), notoj kaj fragmentoj
  • 1945 – Discobolul (La diskoĵetanto), aforismoj kaj notoj
  • 1977 – Elanul insulei, aperis postmorte

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Hronicul și cântecul vârstelor, autobiografia, postmorte aperis en 1965
  • Luntrea lui Charon, autobiografieca romano, postmorte aperis en 1992

Eseoj kaj filozofiaj studoj[redakti | redakti fonton]

  • 1922 – Cultură și cunoștință
  • 1924 – Filosofia stilului
  • 1925 – Fenomenul originar
  • 1925 – Fețele unui veac
  • 1926 – Daimonion
  • 1931 – Eonul dogmatic
  • 1933 – Cunoașterea luciferică
  • 1934 – Censura transcendentă
  • 1934 – Orizont și stil
  • 1936 – Spațiul mioritic
  • 1936 – Elogiul satului românesc, debutprelego ĉe la Rumana Akademio
  • 1937 – Geneza metaforei și sensul culturii
  • 1939 – Artă și valoare
  • 1940 – Diferențialele divine
  • 1941 – Despre gândirea magică
  • 1941 – Religie și spirit
  • 1942 – Știință și creaţie
  • 1947 – Despre conștiința filosofică
  • 1948 – Aspecte antropologice

Postmorte publikitaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • 1966 – Gândirea românească în Transilvania în secolul al XVIII-lea
  • 1968 – Zări și etape
  • 1969 – Experimentul și spiritul matematic
  • 1972 – Isvoade
  • 1977 – Ființa istorică

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • J. W. Goethe, Faust, 1955
  • Din lirica universală, 1957
  • Din lirica engleză, 1958

Leteroj[redakti | redakti fonton]

  • Leteroj al Domnița Gherghinescu-Vania, aperis sub la titolo Domnița nebănuitelor trepte, 1995