Luciano Monari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luciano Monari
Persona informo
NomoLuciano Monari
Dato de naskiĝo28-a de marto 1942
NaskiĝlokoSassuolo
Aĝo82
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Luciano Monari ([luĉano monari] ; naskiĝis la 28-an de marto 1942 en Sassuolo) estas itala episkopo.

Li estas emerita episkopo de Brescia ekde la 12-a de julio 2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Sassuolo, en la Provinco de Reggio Emilia, Luciano Monari studis en klasika liceo de Reggio nell'Emilia kaj, de 1961 al 1965, en la Gregoria Papa Universitato de Romo. Li estis pastrigita la 20-an de junio 1965 de MS-ro Gilberto Baroni, episkopo de Reggio nell'Emilia.

De 1968 al 1970, li estis vic-asistanto de la Katolika Agado de la diocezo. De 1970 al 1980, li estis asistanto.

Episkopo[redakti | redakti fonton]

Blazono de MS-ro Monari.

Elektita episkopo de Piaĉenco la 23-an de junio 1995, li estis konsekrita la 2-an de septembro 1995 de Kardinalo Camillo Ruini. Li alvenis al Piaĉenco la sekvan tagon kaj enoficiĝis dirante sian unuan meson. Li ankaŭ estas vic-prezidanto de la Itala Episkopa Konferenco por la Nordo.

La 19-an de julio 2007 Papo Benedikto la 16-a transigis lin al la Diocezo de Brescia, kie li enoficiĝis la 14-an de oktobro 2007. Li emeritigis la 12-an de julio 2017.

Moto kaj blazono[redakti | redakti fonton]

Evangelium non erubesco (« Mi ne ruĝiĝas pro la Evangelio »)

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]