Lucie Vondráčková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucie Vondráčková
Lucie Vondráčková dum Somera Shakespeare-festo en 2007
Lucie Vondráčková dum Somera Shakespeare-festo en 2007
Persona informo
Naskonomo Lucie Vondráčková
Naskiĝo 8-an de marto 1980 (1980-03-08) (44-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Praga konservatorio • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Familio
Patro Jiří Vondráček
Patrino Hana Sorrosová
Frat(in)o Q63928511
Edz(in)o Tomáš Plekanec
Amkunulo Tomáš Verner
Infanoj Matyáš Plekanec • Adam Plekanec
Parencoj Helena Vondráčková
Okupo
Okupo kantistoaktoro • infana aktoro • muzikisto
TTT
Retejo http://www.lucievondrackova.cz/
vdr

PhDr. Lucie PLEKANCOVÁ VONDRÁČKOVÁ (naskiĝinta la 8-an de marto 1980 en Prago, Ĉeĥio) estas ĉeĥa kantistino, aktorino kaj dabistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis je la 8-a de marto 1980 en Prago kiel Lucie VONDRÁČKOVÁ. Ŝi devenas el muzikema familio. Ŝia patro Jiří Vondráček estas aktoro, kantisto, basgitaristo kaj pianisto, ŝia patrino Hana Sorrosová estas tradukistino kaj aŭtorino de kantotekstoj. Ŝia onklino Helena Vondráčková estas dum longa tempo fama ĉeĥa kantistino kaj aktorino.

Je la 17-a de junio 2011 ŝi edziniĝis kun hokeisto Tomáš Plekanec kaj ŝi ŝanĝis sian familian nomon al Lucie PLEKANCOVÁ VONDRÁČKOVÁ.[1] En la jaro 2012 ili vivis en Montrealo, Kanado.[2] Je la 4-a de decembro 2011 naskiĝis ilia filo Matyáš PLEKANEC[3] kaj je la 23-a de junio 2015 naskiĝis ilia dua filo Adam PLEKANEC.[4]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Království květin (Reĝlando de floroj, 1992)
  • Hrad z písku (Sabla kastelo, 1993)
  • Heavens tears (Ĉiela ploro, 1994)
  • Patnácté léto (La 15-a somero, 1994)
  • Nejasná zpráva o konci světa (Neklara novaĵo pri fino de la mondo, 1997)
  • Šmankote,babičko,čaruj! (Ho avino, sorĉu!, 1998)
  • Královský slib (Reĝa promeso, 2001)
  • Joan of Arc (Johana de Arko, 2004)
  • Snowboarďáci (Neĝtabulistoj, 2004)
  • Last Holiday (La lasta ferio, 2005)
  • Kvaska (2007)
  • Bathory (2008)

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]