Lucio Gutiérrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucio Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1957 (1957-03-23) (67-jaraĝa)
en Kito
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Ekvadoro vd
Alma mater Universidad de las Fuerzas Armadas - ESPE • Inter-American Defense College vd
Partio Partio Societo Patria “21-a de Januaro” vd
Familio
Edz(in)o Ximena Bohórquez vd
Profesio
Okupo politikisto • konstruinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucio Edwin Gutiérrez Borbúa (n. 23-an de marto de 1957) estas ekvadora eks-soldato kaj politikisto. Li estis prezidento de Ekvadoro ekde la 15-a de januaro de 2003 ĝis la 20-a de aprilo de 2005, kiam li devis rezigni.

Lucio Gutiérrez estas inĝeniero kaj militisto. En 1996 li estis la milita asistanto de tiama prezidento Abdalá Bucaram.

En januaro de 2000 li partoprenis en la militara puĉo kiu rezignigis la elektitan prezidenton Jamil Mahuad. Li tamen estis enprizonigita, kaj oni elektis novan prezidenton Gustavo Noboa.

Post sia liberigo li kandidatiĝis en balota kampanjo kaj sukcesis akiri la prezidentecon, fronte al Noboa.

Tamen, li ne havis apogon en la Parlamento, kaj devis organizi diversajn aliancojn. Tio ruinigis lian popularecon, kaj post diversaj popolaj protestoj en Quito, li devis rezigni kaj ekziliĝi en Brazilon. Lia eks-vicprezidento Alfredo Palacio nun provizore tenas la prezidentan oficon.

Antaŭe:Prezidanto de EkvadoroPoste:
Gustavo Noboa2003 - 2005Alfredo Palacio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]