Lucio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lucio la 1-a
Lucius I.jpg
Naskonomo Lucius
Komenco de pontifiko 25-an de junio 253
Fino de pontifiko ĉ. 5-a de marto 254
Antaŭulo Kornelio
Sekvanto Stefano la 1-a
Dato de naskiĝo
Loko de naskiĝo Romo, Romia Imperio
Dato de morto ĉ. 25-a de junio 254
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Lucio la 1-a (naskiĝis en Romo; mortis la 5-an de marto 254) estis episkopo de Romo dum ok monatoj (25-a de junio 253 ĝis la 5-a de marto 254), pasigis mallongan tempon en ekzilo, sed povis fine reveni kaj mortis je natura morto.

Oni nenion scias pri li, nur la nomon de lia patro, Porfirianus. Li estis elektita verŝajne la 25-an de junio, 253, kaj mortis la 5-an de marto 254. Lia elekto okazis dum la persekutado kiu kaŭzis la elpelon de lia antaŭulo Kornelio, kaj li ankaŭ estis forigita baldaŭ post lia konsekro, sed sukcesis akiri la revenpermeson.

Li estas laŭdita en pluraj leteroj de Cipriano pro kondamnado de la novacianistoj pro ilia rifuzo reakcepti la kristanojn en la eklezio post ilia pento kaj abĵuro sub persekutado.

Lia festotago estas la 5-a de marto, en tiu dato li estas festita en la Roma martirologio la la sekvo: "En la katakombo de Kaliksto ĉe la Via Appia, Romo, entombigo de sankta Lucio, papo, posteulo de sankta Kornelio. Pro lia fido al Kristo kiun li suferis en ekzilo kaj funkciis kiel elstara konfesanto de la kredo, kun modereco kaj prudento, en la malfacilaj tempoj kiuj estis liaj."

Lia festotago ne prezentiĝis en la Tridentina Kalendaro de Papo Pio la 5-a. En 1602 ĝi estis insertita, sub la dato de 4-a de marto la kalendaro de sanktuloj por uzo kie ajn en la romia rito. Kun la enmeto en 1621 en la sama dato de la festo de Sankta Kazimiro, la festado de papo Lucio estis reduktita al memorceremonio kun la Meso de Sankta Kazimiro. Ĝi restis tiel ĝis 1969, kiam la festotago de Lucio estis movita en la romia martirologio al la tago de lia morto kaj forlasita de la Ĝenerala Kalendaro, parte pro la senbazeco de la titolo de "martiro" kun kiu kiun li antaŭe estis honorita.

Malgraŭ tio kio estas erare deklarita en la Liber pontificalis, li ne fakte suferis martiriĝon. La persekutado de Valeriano en kiu li laŭdire estis martirigita komenciĝis post marto 254, kiam papo Lucio mortis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]