Seneko la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lucius Annaeus Seneca)
Marcus Annaeus Seneca
(55 a. K. - 39 AD)
"M. Annaei Senecae rhetoris suasoriae, controversiae, declamationum que excerpta" verko de Seneko la Maljuna eldonita en (1603) de Andreas Schottus (1552-1629) kaj Marcus Antonius Muretus (1526-1585).
"M. Annaei Senecae rhetoris suasoriae, controversiae, declamationum que excerpta" verko de Seneko la Maljuna eldonita en (1603) de Andreas Schottus (1552-1629) kaj Marcus Antonius Muretus (1526-1585).
Persona informo
Lucius Annaeus Seneca
Marcus Annaeus Seneca
Naskiĝo 55 a. K.
en Kordovo, Hispanio
Morto 39
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Edz(in)o Helvia vd
Infanoj Seneko la pli juna • Lucio Junio Galio • Marcus Annaeus Mela vd
Profesio
Okupo verkisto • retorikisto • poeto • filozofohistoriisto vd
Verkado
Verkoj Controversiae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lukio (aŭ Marko) Aneo SENEKO (Latine Lucius Annaeus Seneca), kromnomata la Pli Aĝa aŭ la Maljuna (ĉ 55 a.Kr. 39 AD), naskiĝis en Kordovo, Hispanio. Li devenis el loka kavalira familio. En Romo li edziĝis je samlandanino Helvia, kiu naskis al li tri filojn. Unu el ili estas la filozofo Seneko la Juna; alia estas la patro de la poeto Lukano; kaj la tria famiĝis, ĉar amiko de la patro lin adoptis sub la nomo Galiono kaj sub tiu nomo li estis menciita en Agoj de Apostoloj kiel la prokonsulo de Aĥajo, kiu devis verdikti pri apostolo Paŭlo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis plurajn historiajn monografiojn, kiuj perdiĝis. El lia verkaro pri retoriko restas al ni parto de lia Brilaj diroj de Oratoroj. Tiu verko donas elĉerpaĵojn el deklamadoj, kiujn li ĉeestis; entute ni posedas el ĝi kvin librojn da Kontroversioj aŭ fikciaj pledoj antaŭ tribunalo, kaj unu libron Persvadoj aŭ fikciaj paroladoj, kiujn al historiaj figuroj li enbuŝigas. Seneko estas fama pro la kapablo redoni la malsamajn stilojn kaj opiniojn de l´ diversaj retoroj.

Li enŝovas personajn opiniojn, precipe en la antaŭparoloj al la libroj. Ciceronon li certege preferis kiel plej brilan oratoron. Longatempe oni uzadis liajn verkojn kiel instrumaterialon. Li nur aperigis ĝin en malfrua aĝo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eta elekto el liaj verkaĵoj troveblas en Antologio Latina volumo 3 de Gerrit Berveling.