Lucio Kalpurnio Pizono Cezoneno (konsulo en 112 a.K.)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucio Kalpurnio Pizono Cezoneno (latine Lucius Calpurnius Piso Caesoninus; mortis en 107 aK) venis el la romia familio Calpurnius kaj en 112 antaŭ nia erao estis konsulo de la Romia Respubliko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lucio Kalpurnio Pizono Cezoneno estis probable filo de la samnoma romia politikisto Lucio Kalpurnio Pizono Cezoneno (latine Lucius Calpurnius Piso Caesoninus), kiu estis konsulo en 148 antaŭ nia erao. Pri la fruaj oficoj de sia politika kariero (latine nomata cursus honorum, "vojo de honoroj") malmulto estas konata. En 112 antaŭ nia erao li kune kun Marko Livio Druzo (latine Marcus Livius Drusus) la Maljuna iĝis konsulo.

Pizono en 107 antaŭ nia erao prenis la pozicion de legato ("sendito") en milita kampanjo de la konsulo Lucio Kasio Longeno en la provinco Gallia Narbonensis batali kontraŭ la invadintaj popoloj de cimbroj kaj siaj aliancanoj. Tamen, la romia armeo en la batalo de Agen suferis pezan malvenkon kontraŭ la helveta tribo de tigurinoj, kaj la konsulo Pizono falis en ĉi tiu batalo.