Lucky Thompson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucky Thompson

Lucky Thompson (* 16-an de junio 1924 en Detrojto, Miĉigano kiel Eli Thompson; † 30-an de julio 2005 en Seattle, Vaŝingtonio) estis usona ĵaz-saksofonisto.

Thompson koncertvojaĝis kun Bama State Collegians, antaŭ ol li ludis tenorsaksofonon ĉe Lionel Hampton, Sid Catlett, Don Redman (1943) kaj Billy Eckstine (1944). Krome li prezentis kun Slam Stewart kaj Lucky Millinder. Ce Count Basie li estis inter 1944 kaj 1945 em öa saksofono-sekcio kaj akompanis poste Dinah Washington, ludis tamen ankaŭ kun Boyd Raeburn kaj kun Dizzy Gillespie.

Ĵazhistorie grava estis lia propra bando kaj la kunlaboro kun Oscar Pettiford dum la 50-aj jaroj. Dum ĉi tiu tempo kaj ĝis 1970 li havis multajn ludeblecojn en studioj, je festivaloj kaj en malgrandaj ĵazklubejoj. Reserĉado je sondiskoj liaj elminigas relative vastan diskoliston: Milt Jackson, Jo Jones, Quincy Jones kaj Miles Davis pagis lin kiel gastmuzikisto.
En Germanujo li prezentis kun kantistino Monica Zetterlund kaj en malgrandaj kun Oscar Pettiford. En Francujo li estis populara precipe pro sia ludo sur sopransaksofono. Poezieco, facileco kaj eleganta frazigo distingis lian esprimpovan ludon. Li estis talenta melodiisto, kiun la francoj festis kiel moderna Sidney Bechet.
Dum la malfruaj 1960-aj jaroj li loĝis en Lausanne. En 1973 kaj 1974 li instruis ĉe Dartmouth College. Pro la rasismo de la sondisko-eldonejoj kaj ĵazklubejoj li forlasis la ĵazmondeto. Dum siaj lastaj vivojaroj li loĝis en la nordokcidento de Usonon kaj malsaniĝis pro Alzheimer. Sonregistraĵoj, kiujn diskeldonejo "Candid" estis farinta komence de la 1960-aj jaroj kaj kiuj estis rigardataj kiel perdiĝintaj, estis la instigo, serĉi Thompson-on. Onidire oni trovis lin malriĉiĝinta, kaduka kaj sen dentoj. Li ne plu povis memori la titolojn de siaj propraj komponaĵoj kaj do oni publikigis la elstarajn sonregistraĵojn. a. kun Martial Solal sub libere inventitaj titoloj.

Diskoj

  • feat. Oscar Pettiford (ABC)
  • Accent to Tenor Sax (Fresh Sound Records, 1954) kun Ernie Royal, Oscar Pettiford, Billy Taylor, Osie Johnson
  • The Vogue Recordings Vol. 1, (Vogue, proks. 1955)
  • A Lucky Songbook (MPS)
  • Lord, Lord am I ever Going to Know? (Candid, 1961) kun Martial Solal, Peter Trunk, Kenny Clarke
  • Tricotism (Impulse!)
  • Lucky Strikes (Prestige, 1964) kun Hank Jones, Richard Davis, Connie Kay

Eksteraj ligiloj

Konsultlibra noto