Lucrezia Borgia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lucrezia Borgia
Lucrezia Borgia
itala nobelino
Naskiĝo 18-a de aprilo 1480
en Romo, Italio
Morto 24-a de junio 1519
en Ferrara, Papaj ŝtatoj, Italio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Lucrezia Borgia [lukKREcia BORĝa] (naskiĝis la 18-an de aprilo 1480 en Romo, mortis la 24-an de junio 1519 en Ferrara, papaj ŝtatoj) estis itala nobela virino, centra figuro de la fifama Borgia-familio dum la itala renesanco.

Ŝia patro estas la hispana kardinalo Rodrigo Borgia, la pli posta papo Aleksandro la 6-a, ŝia patrino estis ties amatino en Romo (Vannozza Catanei). Oni ofte akuzis je Lucrezia pri partoperno en kulpoj kaj fiagoj de la familio, sed oni ofte rigardas ŝin ilon por la celo. Ŝiaj tri geedziĝoj servis la ambiciajn porpotencajn planojn de la patro kaj la frato.

Ŝi fianĉiniĝis en 1491 unu post la alia kun du hispanaj nobeloj. Lia patro volis - post elektiĝo al papo en 1492 - alianciĝon kun la Sforza-familio de Milano kontraŭ la napola Aragonia dinastio. Tiel Lucrezia iĝis en 1493 edzino de Giovanni Sforza, feŭdulo de Pesaro. Kiam Aleksandro alianciĝis kun Napolo, Milano kun la francoj, Giovanni fuĝis el Romo kaj iĝis malamiko de la Borgia-familio, poste akuzis je incesto pri Lucrezia kaj Aleksandro. En 1497 Aleksandro malvalidigis la geedziĝon pro la dubinda rajto de neplenumo (de la nuptonokta devo).

Ĉar la papo volis fortigi la rilatojn al Napolo, en 1498 organizis geedziĝon inter Lucrezia kaj la 17-jara Alfonso, princo de Bisceglie, neleĝa filo de Alfonso la 2-a (1448-1495)[1], napola reĝo. Kiam Cesare (frato de Lucrezia) alianciĝis kun franca reĝo Ludoviko la 12-a (1499) kaj ekis militiron en Romagna, minacante eĉ Napolon, Alfonso fuĝis en aŭgusto el Romo, sed en oktobro realvenis kun Lucrezia. En julio de 1500 vundis lin kvarmembra atencantaro. Dum li saniĝis, sufokis lin servisto de Cesare. La murdo provokis la deziratan disrompon al Napolo.

Lucrezia realvenis en Nepi kaj tiutempe aperis eĉ la mistera Infans Romanus (Roma Infano), trijara junulo Giovanni, kun kiu Lucrezia aperis en 1501. Du papaj buleoj rekonis la devenon de la infano: laŭ la unua, li estis neleĝa filo de Cesare, dum la dua skribis pri Aleksandro kiel patro. Oni supozas, ke Aleksandro estis la vera patro. La sekreta deveno de la infano kaj la patropreno de Lucrezia en fama nokta orgio estis faktoj en Vatikano, kiujn oni uzis por apogi la incestajn legendojn je la Borgia-familio.

Alfonso la 1-a (1476-1534)[2], filo de princo de Ferrara, Ercole d'Este la 1-a (1431-1505)[3], edzinigis je Lucrezia la 30-an de decembro 1501, kvankam al viro ne tro volis la geedziĝon pro la fifamo de la Borgia-familio. La geedziĝon organizis Cesare por firmigi sian pozicion en Romagna. Post kiam Aleksandro la 6-a mortis en 1503, Lucrezia ne havis plu politikan rolon kaj ŝanĝis al pli kvieta vivstilo en la kortego de Ferrara, kiu estis centro de la arta kaj literatura vivo dum la itala renesanco. Lucrezia turnis sin dum la lastaj jaroj al la religio. Ŝi mortis en aĝo de 39.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]