Lucy
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 22 Okt. 2010.
7 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
"Lucy" aŭ Dinknesh (amhare: Ho vi mirindulino) estas la karesnomo donita de la sciencistoj al preskaŭ kompleta virina skeleto de Aŭstralopiteko el la specio Australopithecus Afarensis. Ĝi estis trovita en Etiopio la 30-an de novembro 1974 fare de skipo da esploristoj, inter ili Donald Johanson kaj Yves Coppens.
La oficiala nomo de la trovaĵo estas AL 288-1 („AL“ signifas „Afar Locality“ - Afara trovejo). Ĝi estis grava malkovro, ĉar tio maljunigas nete la originon de la prahomoj, t.e. ŝi vivis antaŭ 3,18 milionoj da jaroj (MA). Depost tiam aliaj eĉ pli malnovaj formoj de aŭstralopitekoj estis trovitaj.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Primatoj
- Aŭstralopitekoj
- Prahomo
- Ardi (Ardipithecus kadabba)

