Luda teoremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, luda teoremo estas simpligita versio de iu pli ĝenerala teoremo. Luda teoremo estas kutime rezulto de iu plisimpligo de supozoj de la fonta teoremo.

Kutime, la luda teoremo estas uzata por ilustri la plenan teoremon. Povas ankaŭ esti utile studi pruvojn de luda teoremo derivitajn de pruvoj de la origina netriviala teoremo. Ludaj teoremoj havas ankaŭ klerigan valoron. Antaŭ aŭ post prezento de la plena teoremo, kiu havas alte netrivialan pruvon, oni povas, kiel facile kompreneblan indikon de tio, ke la teoremo efektive validas, doni pli simplan pruvon de luda versio de la teoremo.

Ekzemple, luda teoremo deriveblas el la teoremo de Brouwer pri fiksita punkto estas per konsidero de ĝia 1-dimensia kazo. Ĉi tiu teoremo de Brouwer pri fiksita punkto preskaŭ senpere sekvas el la teoremo pri intera valora de kontinua funkcio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]