Ludilo
El Vikipedio
Ludilo estas objekto kun kiu oni ludas. Kaj infanoj kaj plenkreskuloj povas amuziĝi per ludiloj.
Enhavo |
[redakti] Historio
Ludiloj ekzistas jam de miloj da jaroj. Dum arkeologiaj elfosadoj troviĝas ofte pupoj, figuroj en formo de bestoj aŭ soldatoj, malgrandaj iloj ktp..
La Inkaoj ekzemple havis rulan ludilon, kvankam la kulturo ne uzis la radon transportcele.
[redakti] Celo
En kontrasto al laborilo -- kiu servas por la fabrikado de aliaj aĵoj aŭ por plenumi konkretajn taskojn -- la celo de ludilo troviĝas precipe en si mem. Ludilo utilas por lerni. Ĝi preparas infanon al sia onta seksa kaj socia rolo. Ludiloj imitas la ĉirkaŭon de la infano.
La uzo de ludiloj ankaŭ videblas ĉe kelkaj bestoj, kiel homsimioj aŭ korvoj.
[redakti] Fotogalerio
|
Baskula ĉevalo, ĉ. 1850 |
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.etymonline.com/index.php?term=toy
http://www.gutenberg.org/files/14400/14400-h/14400-h.htm#page_282
http://www.spintastics.com/HistoryOfYoYo.asp
| Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |

