Ludkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La reĝo de trefoj, karto en anglatipaj kaj francatipaj ludkartoj.

Anglatipaj kaj francatipaj ludkartoj

Anglatipaj ludkartoj.

Ludkartoj estas kartoj por ludi kartludojn. Anglatipaj kaj franctipaj kompletoj de ludkartaroj konsistas el 52 kartoj dividitaj en kvar emblemoj de po 13 rangoj.

La emblemoj estas: piko (), kero (), trefo (), kaj karoo (). Karoo povas nomiĝi ankaŭ "rombo" por ebligi simplan mallongigon: p, k, t, r. Kelkaj regionoj/landoj uzas aliajn emblemojn- vidu malsupren.

La rangoj estas: aso, duo, trio, kvaro, kvino, seso, sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo. En iuj ludoj, aso povas rangi jen super reĝo, jen sub duo, depende de kio necesas por aranĝi la plej bonan manon. Mallongigoj estas A, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, X, F, D, R. En iuj lokoj, inkluzive de Vikipedio, deko reprezentiĝas cifere, 10.

En tradicia germana ludkartaro ne estas duo, trio, kvaro, kvino kaj seso.

Iuj ludoj (ekzemple iuj versioj de pokero) uzas ĵokerojn, kiuj ne apertenas al iu emblemo kaj kutime povas reprezenti iun ajn deziratan emblemon kaj rangon. Ludkartaroj ofte enhavas du ĵokerojn krom la 52 ordinarajn kartojn.

Ekzemplo de angl- kaj franc-tipaj ludkartoj
Aso 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Fanto Damo Reĝo
Trefo:
Karoo:
Kero:
Piko:

Ludkartaj emblemoj ĉe Unikodo

Unikodo difinas ok tipojn por la emblemoj, de U+2660 ĝis U+2667 (deksesumaj kodoj) [1]:

2660 2665 2666 2663 2664 2661 2662 2667

Germanatipaj ludkartoj

Dosiero:Bild-VierUnter.jpg
German-tipaj ludkartoj.

Iliaj kvar simboloj estas montardevenaj kaj elvokas la kvar sezonoj; ili estas

  • koro (printempo,sezono de amo)
  • tintilo (somero, pro la gregomigrado deklivsupren)
  • vitofolio (aŭtuno, tempode vitberrikolto), kaj
  • glano (vintro, pro paŝtado la porkojn)

Ili estas uzataj en Svisio, Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio, kaj parto de Germanio.

Svistipaj ludkartoj

La svisaj ludkartoj estas varianto de la germanaj kartoj. La ludkartaro konsistas el 36 germantipaj kartoj, kies rangoj estas seso, sepo, oko, naŭo, flago, fanto, damo, reĝo kaj aso.

Tell-ludkartoj

La Tell-ludkartojhungaraj ludkartoj estas ludkartoj, kiujn peŝt-aj kartoproduktistoj komencis produkti ĉ. 1835 laŭ figuroj de dramo de Friedrich Schiller: Tell Vilmos.

La spegulbilda formo popularigis la ludkartojn kaj ĝi tute anstataŭis la antaŭulojn je dua duono de la 19-a jc. (antaŭis ĝin la hungar- kaj ŝopronbildo).

La Tell-ludkartoj estas uzata ĉefe en la postlandoj de Aŭstrio-Hungario, sed kelkaj alvenis en Okcidenta Eŭropo kaj Ameriko, eble kun la elmigrintoj.

La Tell-ludkartaro konsistas el 32 aŭ 36 kartoj kaj havas la samajn kolorojn kiel la kartoj de malnovaj germanaj kartoj.

Hispanatipaj kaj italatipaj ludkartoj

Hispantipaj ludkartoj.

Ili estas la samaj ol tiuj de la praaj Tarokaj kartoj kaj simbolas la kvar fundamentaj roloj en praa Hindeŭropa socio (vidu la libroj de Pierre Dumezil) kaj la kvar ĉefkastoj hindaj:

  • la pokalo (simbolas la spiritan vivon, pro la pokalo de kristana eŭkaristio)
  • la glavo (simbolas la militistan vivon)
  • la denaroj (simbolas la komercan vivon, en hindio vajŝjaoj)
  • la bastonoj (simbolas la laboron kaj laboristan klason)

La tarokaj ludkartoj

La taroka kompleto de ludkartoj konsistas el 78 kartoj:

  • 4 emblemoj (piko, kero, karoo, trefo) kaj 14 rangoj: Reĝo, Damo, Kavaliro, Fanto, 10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, (do sume 4×14 = 56 kartoj)
  • 21 atutoj (la atuto unu nomiĝas la malgrando)
  • La senkulpigo (ankaŭ nomata la bufonola ĵokero)

La dudekunuo, la malgrando, kaj la senkulpigo estas la tri udleroj. La strategio sin organizas ĉirkaŭ ĉi tiuj tri kartoj, ĉar se oni havas la tri, oni bezonas ricevi nur 36 poentojn por venki, kun du, oni bezonas 41 poentojn, kun unu, 51 poentojn, kaj kun neniu udlero, 56.

La kartoj estas pli longaj ol ordinaraj kartoj (plej ofte 61×112 mm). La kartoj unue disdonataj al ĉiu ludanto nombras 18 (foje eĉ pli), do la longo faciligas la mantenon.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas plura proverboj pri karto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     La vivo staras sur la karto. 
  • Citaĵo
     Blindulo kartojn ludi ne devas. 

Referencoj

  1. (kiel por la aliaj tipoj, la koloro ne dependas de la kodo)
  2. Lernu

Eksteraj ligiloj