Ludlova fulveto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ludlova fulveto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Fulvetta
Specio: F. ludlowi'
Fulvetta ludlowi
(Kinnear, 1935)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ludlova fulvetoBrungorĝa fulveto (Fulvetta ludlowi) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.

Tiu orientalisa specio havas helbrunan kapon kun pli malhela areo inter la okulo kaj la beko. La iriso estas flaveca kaj la beko mallonga kaj malhela. Ankaŭ la dorso estas bruna kaj same la suba brusto, dum la ventro kaj flugiloj estas helbrunaj kun tre markataj ruĝecaj nuancoj; la flugilplumoj havas blankanigrajn bordojn. Ankaŭ la longa vosto estas ruĝecbruna. La plej klara distingilo estas la bunta gorĝareo, de kio devenas la alternativa nomo Brungorĝa fulveto, kvankam ne temas pri simpla bruna koloro, sed pri pli kompleksa bildo konsista el ĝnerala bruneca areo sed kun du areoj malsimilaj laŭ la koloro de striado nome larĝa horizontalaj strizonoj sub la vangoj kvazaŭ grandegaj mustaĉoj de tre markata blanka striado kaj la gorĝo kaj supra brusto kun striado alterne ruĝecbruna kaj grizeca. La kruroj estas ruĝecgrizaj.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo.

Vidu ankaŭ

Referencoj