Ludlow
Ludlow estas urbo de Shropshire, Anglio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 10,500 loĝantojn.
Enhavo |
Historio[redakti]
Malfrue de la 11-a jarcento konstruiĝis normanda kastelo, kaj plurajn jarcentojn la loko estis strategie grava posedaĵo de la familio de Lacy, kies ĉefaj anoj estis baronoj de la kimraj markioj. La urbo prosperis, aparte kiel centro de lan- kaj tol- komercado. En 1233 konstruiĝis forta urbomuro.
Dum la regado de Henriko la 7-a (Anglio) (1485-1509) Ludlow iĝis la fakta administra centro de Kimrio. Estis tie kie okazis la geedziĝo de lia filo Arthur Tudor kaj Katerina de Aragono.
Ekonomio[redakti]
Plej gravas la turistindustrio. La urbo enhavas centojn da mezepokaj kaj tudoraj konstruaĵoj.
Paroĥa preĝejo[redakti]
En la mezepoka paroĥa preĝejo troveblas katakomboj kaj, en la ĥorejo, mizerikordoj. En la tombejo enteriĝis la kremaciitaj restaĵoj de la poeto Alfred Edward Housman (1859-1936).