Ludmila Kasatkina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludmila Kasatkina
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1925 (1925-05-15)
en Vjazma
Morto 22-an de februaro 2012 (2012-02-22) (86-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Rusa Akademio de Teatraj Artoj
Familio
Edz(in)o Sergey Kolosov
Infano Aleksey Kolosov
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ludmila Ivanovna KASATKINA (ruse Людмила Ивановна Kасаткина; la 15-an de majo 1925, Smolenska gubernio — la 22-an de februaro 2012, Moskvo) estis sovetia, rusia kino- kaj teatra aktorino.

Ŝi devenis el ordinara laborista familio en vilaĝo apud urbo Vjazma en Centra Rusio. Baldaŭ la familio translokiĝis en Moskvon. En la infaneco Ludmila studis baleton, sed ŝi ne sukcesis fariĝi baletistino pro malforta sanstato, kaj en 1943 ŝi komencis studi en la Rusia Universitato de Teatra Arto (Российский университет театрального искусства — ГИТИС), kiun ŝi finis en 1947, post kiam ŝi komencis ludi en Centra Teatro de la Sovetia Armeo (Центральный Театр Советской Армии), nune tio estas Centra Akademia Teatro de la Rusia Armeo (Центральный академический театр Российской армии).

Ŝia debuto en kino okazis en 1954 en komedio La dresistino de tigroj. Ĉi filmo, kie ŝia partnero estis jam fama tiutempe aktoro Pavel Kadoĉnikov, famigis ŝin. Poste ŝi ludis kune kun Pavel Kadoĉnikov en filmoj La miela monato (1956) kaj Pano kaj rozoj (1960). Plej rimarkindajn rolojn Ludmila Kasatkina plenumis en filmoj de sia edzo, reĝisoro Sergej Kolosov. Al ili apartenas roloj de Katarina en La dresado de la megero (1961), Anjo Morozova en kvinparta televida filmo Ni vokas la fajron sur nin (1963), Maria Zaĥarĉenko en televida filmo La operacio "Trusto" (1967). Ŝia plej grava kinorolo en la 1970-aj estis rolo de Zinjo Vorobjova en milita dramo Memoru vian nomon, reĝisorita de Sergej Kolosov. En la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj Ludmila Kasatkina malmulte ludis en kino, ŝia ĉefa laboro estis la teatro kaj instrua agado en la Rusia Universitato de Teatra Arto.

Lastajn jarojn de sia vivo ŝi loĝis en Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo).

Ŝi mortis la 22-an de februaro 2012, 11 tagojn post morto de sia edzo.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

1954 La dresistino de tigroj (Укротительница тигров)
1956 La miela monato (Медовый месяц)
1958 Sur alia flanko (По ту сторону)
1960 Venĝo (Месть)
1960 Pano kaj rozoj (Хлеб и розы)
1961 La dresado de la megero (Укрощение строптивой)
1963 Ni vokas la fajron sur nin (Вызываем огонь на себя)
1966 Ĉarmulino (Душечка)
1967 La operacio"Trusto" (Операция «Трест»)
1970 Solo (Соло)
1972 La grandmajstro (Гроссмейстер)
1972 Sveaborg (Свеаборг)
1974 Memoru vian nomon (Помни имя свое)
1975 Sub la tegmentoj de Montmartre (Под крышами Монмартра)
1977 Dialogo (Диалог)
1982 Patrino Maria (Мать Мария)
1982 La princino de cirko (Принцесса цирка)
1985 La vojoj de Anna Firling (Дороги Анны Фирлинг)
1988 La teraj ĝojoj (Радости земные)
1992 La makleristo (Маклер)
1993 Skismo (Раскол)
1998 Juĝisto en kaptilo (Судья в ловушке)
2001 Venenoj, aŭ la Tutmonda historio de venenigoj (Яды, или Всемирная история отравлений)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.