Ludmila Klegová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ludmila Klegová
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1926 (1926-10-22)
Morto 26-an de majo 2011 (2011-05-26) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ludmila Klegová nomata amike Lýdie (naskiĝis la 22-an de oktobro 1926 - mortis la 26-an de majo 2011) estis ĉeĥa esperantistino, honora membro de ĈEA.

Ŝi estis aktiva esperantistino jam de sia junaĝo kiel membrino de Junularo Ostrava. Ekde la fondo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (1969) ŝi sindone laboris por renoviĝo de Esperanto-movado en Ĉeĥio. Ŝi ankaŭ certan tempon laboris en la sekretariejo en Prago. Multajn jarojn ŝi prezidis EK en Poruba kaj fondis Esperanto-rondeton de pensiuloj. Kun aliaj klubanoj ŝi iniciatis plantadon de Esperanto-arbo (tilio) helpe de studentoj de Gimnazio Olga Havlová en Poruba. Ŝi meritis pri eldono de informa Esperanto-broŝuro de la urbo Ostrava, kiun ŝi ankaŭ tradukis. Bedaǔrinde tio estis ŝia lasta poresperanta laboro, kiun ŝi rezignis pro ne tre bona sanstato.