Ludovic Rodo
El Vikipedio
Ludovic Rodo estas la artnomo de Ludovic Rodolphe Pissarro (1878-1952), franca pentristo, esperantisto, filo de la pli konata Camille Pissarro.
Ludovic lernis la pentrarton pere de sia patro, kaj ricevis influon ankaŭ de diversaj kolegoj kaj lernantoj de tiu ĉi. Li ankaŭ estis tre proksima al la patro, kaj estis la ununura el la filoj kiuj ĉeestis dum ties morto, en 1903. Post tio li foriris kun sia frato Lucien al Londono kie ili klopodis mem elstari kiel artistoj.
En 1915, li organizis propran klubon, la Grupon de Monarro.
Li rilatis al anarĥiistaj rondoj.
Li ankaŭ aktivis en la esperantista laborista movado. Li prezentis bruston de Zamenhof en la Salono de Parizo de 1935 kaj pentritan portreton en la Salono de Rueno de 1934.
Poŝtkarto desegnita de Rodo por la unua Laborista E-Kongreso en 1914, kiu ne okazis.
