Ludoviko la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 1-a (Hungario)
Skulptaĵo de Ludoviko la 1-a
Blazono de Ludoviko la 1-a, kiu enhavas la anĵuan, hungaran, polan kaj dalmatian blazonojn
Mapo pri regadoj de Ludoviko la 1-a
Valora mono de Ludoviko la 1-a

Ludoviko la 1-a (Hungario), pole Ludwik Węgierski/Wielki/Andegaweński (=hungara/granda Ludoviko), hungare Nagy Lajos (=granda L.) estis kavalira hungara kaj pola reĝoj. Li estis en la hungara historio la plej potenca kaj impona reĝo. Dum lia regado Hungara reĝlando apartenis al la grandpotencoj.

Biografio

Ludoviko naskiĝis en la 5-a de marto 1326 en Visegrád, kiel tria filo. Lia patro estis Karolo la 1-a (Hungario). Kiel reĝido, li edukiĝis en alta nivelo parolinte hungare, france, latine, itale kaj germane. Helpe de la patro frue li komencis politikadi. Ludoviko estis 16-jara, kiam li surtroniĝis en Székesfehérvár. Li bataladis en Serbio en 1348, post jardeko kontraŭ Venecia respubliko, dume konkeris Dalmation. Li dufoje aranĝis sukcesajn militirojn kontraŭ Napolo. Poste li bataladis oriente, li venkis la tatarojn kaj akiris nordan Bulgarion. En 1370 li ricevis la polan tronon en Krakovo. Post 7 jaroj li konkeris Litovion kaj faris la litovojn kristanaj.

Li edziĝis dufoje, nur filinojn li havis de la 2-a edzino. Ludoviko mortis en Nagyszombat en la 10-an de septembro 1382 kaj entombiĝis en Székesfehérvár. La nova hungara reĝo iĝis Maria (Hungario), la pola Jadviga (Pollando).

La hungara pensmaniero taksas lin granda reĝo, kie dum la regado 3 maroj lavis limojn de Hungario. Lia plej fama skulptaĵo troviĝas en Placo de Herooj. En Budapeŝto estas nomumita vojo, ne impona.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Karolo la 1-a13421382Maria
Antaŭe:Reĝo de PollandoPoste:
Kazimiro la 1-a13701382Jadviga

Ŝablono:LigoElstara