Ludoviko la 8-a de Francio, kromnomita Ludoviko la Leono (franclingve Louis VIII de France kaj Louis le Lion) estis la reĝo de Francio ekde 1223 ĝis 1226, kaj estis la oka reĝo de la kapetida dinastio en Francio.
Li naskiĝis la 5-an de septembro 1187 en Parizo kaj mortis la 8-an de novembro 1226 en Montpensier (Aŭvernjo). Ludoviko la 8-a estis la filo de Filipo la 2-a kaj de Izabela de Henegovio (1170-1190). Li edziĝis kun Blanka de Kastilio, kiu naskis dek tri infanojn, inkluzive de la estonta Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko).
Dum la reĝado de sia patro fakte akiris Ludoviko gloron : li venkis Johanon sen Tero okaze de la batalo de La Roche-aux-Moines en 1214. La anglaj baronoj, kiuj ribelis kontraŭ Johano, tiam promesis al Ludoviko la anglan kronon. Ludoviko elŝipiĝis en Anglion la 1216, kaj estis kronita en Londono la 21-an de majo. Sed Johano mortis, kaj la baronoj preferis elekti novan, malpli energiplenan reĝon, tio estas la filo de Johano Henriko la 3-a.
Dum la reĝado de Ludoviko la 8-a konkeris la franca reĝlando la plej grandan parton de Langvedoko : la francaj soldatoj kaptis Avinjonon, Nîmes, Castres, Carcassonne kaj Albi. Tuluzo rezistis dum du jaroj, antaŭ ol fali en 1228.