Ludwig Christoph Heinrich Hölty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreta medaliono de Ludwig Christoph Heinrich Hölty ĉe la urbodomo de Hanovro

Ludwig Christoph Heinrich Hölty (naskiĝinta la 21-an de decembro 1748 en Mariensee ĉe Neustadt am Rübenberge; mortinta la 1-an de septembro 1776 en Hanovro) estis germana populara poeto el la medio de la poeta kaj literatura rondo Hainbund en Göttingen.

Unu el liaj plej famaj poemoj estas Üb' immer Treu und Redlichkeit bis an dein kühles Grab (Der alte Landmann an seinen Sohn), kiun Wolfgang Amadeus Mozart muzikigis per la melodio de la ario Ein Mädchen oder Weibchen el la opero Die Zauberflöte. Konata estas ankaŭ la muzikigo de la poemo Traumbild fare de Mozart. Aliajn poemojn muzikigis inter alie Carl Philipp Emanuel Bach, Johann Christoph Friedrich Bach, Johann Abraham Peter Schulz, Johann Friedrich Reichardt, August Harder, Christoph Ernst Friedrich Weyse, Conradin Kreutzer, Franz Schubert, Peter Cornelius, Johannes Brahms, Fanny Hensel kaj Felix Mendelssohn Bartholdy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]