Ludwig Diels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Diels
Persona informo
Ludwig Diels
Naskiĝo 24-an de septembro 1874 (1874-09-24)
en Hamburgo
Morto 30-an de novembro 1945 (1945-11-30) (71-jaraĝa)
en Berlino, Dosiero:Sen valoro Germanio
Tombo Berlino vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino vd
Familio
Patro Hermann Diels vd
Gefratoj Otto Diels • Paul Diels vd
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • botanika kolektisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Germana NovgvineoAŭstralioNov-Zelando vd
Doktoreca konsilisto Adolf Engler vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Ludwig Emil Diels (24-an de septembro 1874; 30-an de novembro 1945), estis germana botanikisto.

Diels estis naskita en Hamburgo, kiel filo de la klasika akademiulo Hermann Alexander Diels. De 1900 ĝis 1902 li vojaĝis kune kun Ernst Georg Pritzel tra Sudafriko, Javo, Aŭstralio kaj Novzelando [1][2].

Tombo de Ludwig Diels en la botanika ĝardeno de Berlin-Dahlem.

Mallonge antaŭ la unua mondmilito li travojaĝis Novgvineon kaj en la 1930-aj jaroj Ekvadoron. Aparte liaj kolektoj de plantoj de Aŭstralio kaj Ekvadoro, kiuj enhavis multajn holotipojn, riĉigis la scion pri la koncernaj flaŭroj. Lia monografio pri la drozeracoj de 1906 daŭre estas normo.

La plimulto de liaj kolektoj estis stokata ĉe la Botanika Ĝardeno de Berlino, kies vicdirektoro li estis ekde 1913, iĝante ĝia direktoro en 1921 ĝis 1945. Liaj kolektoj estis detruataj tie dum aviadila atako en 1943. Li mortis en Berlino.

La mallongigo "Diels" indikas tiun botanikiston kiel la aŭtoron [3] dum citado de botanika nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.S. Beard in -Beard, J. S. (John Stanley) (1990), Plant life of Western Australia, Kangaroo Press, (ISBN 978-0-86417-279-2)  - page 9 - emphasises the book - Diels, Ludwig (1906), Die pflanzenwelt von West-Australien südlich des wendekreises : mit einer einleitung über die pflanzenwelt Gesamt-Australiens in grundzügen, Verlag Von Wilhelm Engelmann, http://trove.nla.gov.au/work/12802633, retrieved 20 June 2012  was the first of its kind for Western Australia
  2. angle "MUELLER BOTANIC SOCIETY.", National Library of Australia, 22 July 1902, paĝo 3. Kontrolita 20 June 2012.
  3. angle Mallongigo "Diels".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]