Ludwig Reichenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach

Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach (8an de januaro, 1793 - 17an de Marto, 1879) estis germana botanikisto kaj ornitologo.

Li estis la filo de Johann Friedrich Jakob Reichenbach, la aŭtoro en 1818 de la unua Greka-Germana vortaro. Li estis la patro de Heinrich Gustav Reichenbach, same botanikisto kaj elstara fakulo pri orkideoj.

Reichenbach naskiĝis en Leipzig. El 1810 li studis medicinon kaj natursciencojn ĉe la Universitato Lepsiko. Li iĝis instruisto en 1818. En 1820 li engaĝiĝis kiel direktoro de la naturhistoria muzeo de Dresdeno kaj kiel profesoro ĉe la Kirurga-Medicina Akademio en Dresdeno, kie li restis ĝis 1862. Li estis poste la fondinto de la Dresdena botanikaj ĝardenoj kaj kunfondinto de la Dresdena Bestoĝardeno. La muzea zoologia kolekto estis preskaŭ komplete detruida de incendio en la palaco Zwinger dum la konstitucia krizo de 1849, sed Reichenbach kapablis anstataŭigi ĝin post nur kelkaj jaroj. Tiu kolekto estis la bazo de tio videbla nune en la muzeo.

Reichenbach estis fekunda aŭtoro kaj kapabla botanika artisto. Liaj verkoj inkludis Iconographia Botanica seu Plantae criticae (1823-32, 10 vol.) kaj Handbuch der speciellen Ornithologie (1851-54).

Li estis honorita per plantoj nome laŭ li: Viola reichenbachiana Jord. ex Bor. (sin. V. sylvatica (Hartm.) Fr. ex Hartm. kaj V. sylvestris Lam. p.p.). Ankaŭ la birdo Anabathmis reichenbachii ricevis lian nomon. Tiu botanikisto estas aludita en la Listo de botanikistoj per Rchb..[1]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Conspectus Regni Vegetabilis (1828)
  • Flora germanica excursoria (1830–32, 2 volumoj)
  • Flora exotica (1834–36)
  • Flora germanica exsiccata (1830–45)
  • Übersicht des Gewächsreichs und seiner natürlichen Entwickelungsstufen (1828)
  • Handbuch des natürlichen Pflanzensystems (1837)
  • Das Herbarienbuch (1841)
  • Abbildung und Beschreibung der für Gartenkultur empfehlenswerten Gewächse (1821–26, kun 96 platoj)
  • Monographia generis Aconiti (1820, kun 19 platoj)
  • Illustratio specierum Aconiti generis (1823–27, kun 72 platoj)
  • Iconographia botanica s. plantae criticae (1823-1832, kun 1,000 platoj)
  • Iconographia botanica exotica (1827–30)
  • Regnum animale (1834–36, kun 79 platoj)
  • Deutschlands Fauna (1842, 2 volumoj)
  • Vollständigste Naturgeschichte des In- und Auslandes (1845–54, 2 volumoj en 9 libroj kun pli ol 1,000 platoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1992) Authors of Plant Names. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-085-4. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]